24/04/2015
La 15an de aprilo, pro ridindaj akuzoj, la tribunalo forpuŝis la peton pri kondiĉa liberigo de Evgeni Vitiŝko, ekologia aktivulo. Li komencis malstastrikon kontraŭ siaj kondiĉoj de mallibereco kaj prepariĝas al apelacio.
Membro de la ekologia organizaĵo « ekologia prigardado de Norda Kaŭkazio », Evgeni Vitiŝko suferas nun pri puno de trijara malliberejo en punkolonio situanta en la fora provinco Tambov, en Rusio. Li estis sendita tien en februaro 2014, post falsaj akuzoj, proksime de la Olimpiaj ludoj de Soĉi.
Vitiŝko malliberigita ĉar li "maltaŭge senherbigis tomatajn plantaĵojn"
Dum la aŭdienco de la 15a de aprilo 2015, la estroj de la punkolonio kie troviĝas Evgeni Vitiŝko deklaris ke li ne povas profiti liberigon, pretekstante longan liston da « malrespektoj » kiujn li plenumis de post la komenco de ties mallibereco. Li fakte donacis vestaĵon al iu el siaj kunmalliberuloj kiu ne posedis varmajn vestaĵojn dum malvarmis, li sidis sur lia lito, dormis en izoliga ĉelo kaj konservis nutraĵon sen permeso, ricevis poŝtaĵon de sia advokato sen informi administracion, kaj « maltaŭge senherbigis tomatajn plantaĵojn » kadre de devigita laboro.
Bedaŭrinde, tiaj absurdaj « malrespektoj » estas ofte elvokitaj por rifuzi kondiĉan liberigon de la malliberuloj.
La ekologia aktivulo tiam elvokis la malrespektojn de la direkcio, kiel ekzemplo kontraŭleĝan uzadon de materialo utiligita por ligi la malliberulojn. La tribunalo tamen akordiĝis kun la prokuroro kaj la administracio de la punkolonio kaj decidis ke Evgeni Vitiŝko daŭrigu sian punon.
Estas mirige ke la rusaj aŭtoritatoj uzadas trivialajn procedojn por deteni en malliberejo ekologian aktivulon tiel faman kiel Evgeni Vitiŝko.
Vitiŝko malsatstrikas por sia liberigo
Evgeni Vitiŝko intencas apelacii. Se supera jurisdikcio ne akordigas al li kondiĉan liberigon, li povos refari sian peton post ses monatoj.
La personoj kiuj subtenas lin, kaj ĉeestis aŭdiencon konfirmis ke li daŭre malsatstrikas kaj ne intencas halti.
Internacia Amnestio konsideras ke Evgeni Vitiŝko estas malliberulo pro opinio kaj postulas lian tujan kaj senkondiĉan liberigon.