Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 avril 2015 3 29 /04 /avril /2015 21:00
Nepalo : tertremo : la CSI petas grandegan internacian strebon : La Ŝtatoj de Golfo devas lasi la migrantajn nepalajn laboristojn reveni hejmen

29/04/2015

La CSI lanĉis alvokon al la internacia komunumo por alporti maksimumon da sukuro al Nepalo post perforta tertremo pasintan sabaton, kiu mortigis pli ol 3000 personojn, okazigis pli ol 6000 vunditojn kaj detruis domojn, konstruaĵojn kaj infrastrukturojn en la tuta lando.

Sharan Burrow, la ĝenerala sekretario de la CSI, deklaras : « Niaj pensoj estas antaŭ ĉio por la funebraj personoj kaj por la vunditoj. Miloj da personoj perdis sian domon kaj mankas de bazaj produktoj. La tuta mondo devas mobilizi ĉiujn siajn strebojn por fronti la tujan krizon de Nepalo kaj helpi la civitanojn rekonstruadi sian landon ».

La CSI sendis leterojn al la registaroj de Kataro, Sauda Arabio kaj Unuiĝintaj arabaj emiratoj por peti ke ili urĝe interrompu la patronan sistemon de la kafala en la celo ebligi al la nepalaj migrantaj laboristoj reiri en sian landon. Centoj da miloj da nepalaj laboristoj dungitaj en Golfo fakte ne povas eliri sen permeso de sia dunginto, laŭ la sistemo bedaŭrinde konata de la kafala.

Sharan Burrow aldonas : « Ni petas de la Golfaj landoj, kiuj tiel vaste ekspluatas la nekostajn nepalajn laboristojn kompatas tuj, interrompante la limigojn permesitajn de la kafala, kiuj malhelpas la nepalajn laboristojn rehejmeniĝi por dividi la funebron de siaj proksimuloj, kaj helpi al rekonstruado de sia lando. La Golfaj landoj kaj aliaj landoj kiel Malajzio, kiuj tiel profitis de la laboro de la Nepalanoj, devus malavare kontribui al la internacia helpo ».

Nepalo : tertremo : la CSI petas grandegan internacian strebon : La Ŝtatoj de Golfo devas lasi la migrantajn nepalajn laboristojn reveni hejmen

La CSI petis en siaj leteroj al la tri Ŝtatoj de la Golfo, kiuj trudas limigojn ekstreme severajn al la migrantaj laboristoj, ke ili permesu eliron, kaj ke aliaj limigoj estu nuligitaj por la nepalaj laboristoj kiuj deziras reiri en sian landon, ke la salajroj plu estu pagitaj por la laboristoj kiuj ferias pro funebro, kaj ke tiuj, kiuj deziras forlasi sian dunginton en la Golfo povu tion fari, ricevante sian monatribuon pro kontraktofino.

http://www.ituc-csi.org/seisme-au-nepal-la-csi-appelle-a?lang=en

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }