Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2015 2 28 /04 /avril /2015 08:41
Meksiko : miloj da agrikulturaj laboristoj postulas pli bonajn laborkondiĉojn

28/04/2015

« Stop ekspluatadon ! », « Stop mizerajn salajrojn ! ». Ĉirkaŭ 7.000 agrikulturaj laboristoj manifestaciis vendredon 24an de aprilo en la valo San Quintin, Malsupra Kalifornio, por postuli pli bonajn laborkondiĉojn.

La protestado okazis iom antaŭ kunveno kun altaj funkciuloj celante solvi socian konflikton kiu daŭras de pli ol unu monato. En tiu agrikultura regiono, kiu eksportas preskaŭ sian tutan produkton al Usono, originala striko estis organizita la 17an de marto, tagon markita de alfrontiĝoj kun polico kaj arestado de preskaŭ 300 manifestaciantoj.

« Ni ne plu sukcesas vivteni nin »

« Per tiu mizera salajro, ni ne plu sukcesas vivteni nin », deklaris Rosa, indiĝeno 55-jaraĝa, fraŭlina patrino de tri gefiloj, kiu ricevas 130 pesojn (ĉirkaŭ 8 eŭrojn) tage por pluki tomatojn naŭ horojn tage.

Ĉirkaŭ 80.000 agrikulturaj laboristoj, precipe indiĝenoj originaj de la Ŝtatoj Oaĥako kaj Guerero (sude de la lando), laboras en la duon-dezerta regiono San Quintin, situanta sur la Pacifika marbordo, kie estas kultivataj fragoj, ruĝaj fruktoj, tomatoj kaj kukumoj.

De post la antaŭa manifestacio, vaste diskonigita de la amaskomunikiloj, la plej granda farmbieno de la areo konsentis pagi siajn dungitojn 15% pliajn, sed tiuj ĉi juĝas tion bagatela. Ili postulas ke la ĉiutaga salajro altiĝu de 120 ĝis 200 pesoj. Laŭ la registaro, en tiu lando de 118 milionoj da loĝantoj, pli ol du milionoj da agrikulturaj laboristoj ekzistas en Meksiko, kiuj vivas en duon-sklavismaj kondiĉoj, sen kontrakto kaj sen socialaj prestaĵoj.

Meksiko : miloj da agrikulturaj laboristoj postulas pli bonajn laborkondiĉojn

La salajra demando forpuŝita

Post la kunveno inter la reprezentantoj de la agrikulturaj laboristoj kaj aŭtoritatoj, kiuj daŭris tri horojn, la vic-ministro pri internaj aferoj Luis Enrique Miranda anoncis ke akordo estis konkludita pri pluraj punktoj. Li listigis plibonigon de socialaj prestaĵoj, revizion de laborkondiĉoj, aliiĝon de la agrikulturaj laboristoj al sociala sekureco, punojn kontraŭ tiuj, kiuj seksturmentas laboristinojn aŭ maltraktas virojn, interalie. La ĉiutaga salajra demando estis prokrastita.

« Ni ne estas kontentaj pri la respondo kiun ni ricevis », deklaris al la gazetaro Fidel Sanchez, porparolanto de la agrikulturaj laboristoj. « La manifestacioj daŭros », li aldonis.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2015/04/25/des-milliers-d-ouvriers-agricoles-mexicains-reclament-de-meilleures-conditions-de-travail_4622445_3222.html

https://www.youtube.com/watch?v=suKwRVhtIBI

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }