28/04/2015
Post kelkaj tagoj, ni memorfestos la 1-an de majo, internacia tago de la laboristoj. Tio estas taŭga momento, ni opinias, por paŭzo kaj pripenso pri tio, kion ni faris dum la pasinta jaro por konstruadi la sindikatan internacian solidarecon.
Dum la dekdu pasintaj monatoj, ni plenumis pli ol tridek retajn kampanjojn helpe de sindikatoj en Argentino, Belgio, Kanado, Kolombio, Ekvadoro, Germanio, Indonezio, Irano, Kenjo, Koreio, Nederlando, Palestino, Peruo, Filipinoj, Pollando, Zvazilando, Tajlando, Turkio kaj Usono.
Tiuj kampanjoj postulis, kaj ofte sukcesis akiri repostenigon de la maldungitaj laboristoj eksigitaj pro ties sindikataj aktivaĵoj kiel Jimena Lopez en Ekvadoro kaj Andrzej Jezewski en Pollando.
Ni luktis por liberigo de la malliberigitaj sindikatestroj kiel Huber Ballesteros en Kolombio kaj Reza Shahabi en Irano.
Ni apogis la sindikatanojn kiuj luktas por la rajto manifestacii sur la placo Taksim en Turkio dum la 1-a de majo.
Kaj ni intervenis kontraŭ potencaj multnaciaj firmaoj el kiuj Rio Tinto, Lafarge, IKEA, kaj Lidl.
Krom niaj kampanjoj, LabourStart estis ekde 1998 la ĉefa tutmonda informfonto pri sindikataj novaĵoj. Niaj 775 memvolaj korespondantoj sendas averaĝe pli ol 200 raportaĵojn ĉiutage en 32 lingvoj en nia retpaĝaro. Niaj novaj RSS estas uzataj en pli ol 300 sindikataj retpaĝoj en la tuta mondo.
La kampanjoj kaj novaĵoj estas nun disponeblaj en nia nova aplikado Android en la angla, kaj baldaŭ en multaj aliaj lingvoj.
Dum la lasta jaro, okazis ankaŭ nia jara tutmonda konferenco pri solidareco en Berlino, la plej grava iam okazinta, al kio partoprenis pluraj centoj da sindikatanoj el la tuta mondo. Kaj ni daŭrigas kun niaj libroj, kvar estis jam publikigitaj.
Ĉiuj tiuj aktivaĵoj kostas monon, eĉ se ni precipe apogas nin sur volontuloj kaj havas prudenton en niaj elspezoj. Nia nura mongajno estas la donacoj de sindikatoj kaj individuaj laboristoj.
Ni skribas hodiaŭ por peti de vi malavaran donacon por LabourStart.
Alklaku ĉi tien por donaci : http://www.labourstart.org/donatenow.html
Ni efektivigas nur unujaran kampanjon de kolekto da mono, en la 1a de majo, ni do devas fari tiun alvokon. Krom peti de vi ke vi donacu kion vi povas, bonvolu interveni ĉe viaj sindikatoj ke ili malavare helpu.
Kunkune, ni konstruadas grandegan popularan movadon de tutmondaj sindikatanoj kiuj povas mobiliziĝi je iu ajn momento por defendi siajn kolegojn. Tio estas nia granda sukceso kaj ni daŭrigos dank’ al viaj streboj kaj engaĝiĝoj.
Koran dankon!
Labourstart.org