Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 avril 2015 5 17 /04 /avril /2015 17:11
Kanado : Alberto : boradoj daŭras plenkore de la vivejo de boacoj

17/04/2015

Multaj putoj de nafto kaj gaso estas daŭre borataj plenkore de la vivejo de la boaco en Alberto, dum la limdato por prezentado de aranĝa plano de tiu teritorio proksimiĝas.

Sciencisto de la Universitato de Montano asertas, fidante datumbazon de hidrokarbida industrio, ke la boradoj daŭras eĉ en areoj konsiderataj kiel jam tute malordigita kaj kie ia ajn alia esplorado estas malpermesita.

Mark Hebblewhite asertas ke la malordo en preskaŭ ĉiuj areoj jam tre superas la celojn sugestitajn de Otavo.

Li aldonas ke tiuj kromaj industriaj aktivaĵoj malsimpligos la vivon de la respondeculoj de Alberto taskitaj pri aranĝaj planoj, kiuj estos postulitaj fare de la federala leĝaro ekde 2017.

La provinca ministerio pri Medio indikas, siaflanke, ke la industrio plivastiĝas respektante striktajn aranĝitajn regulojn por minimumigi la efikojn sur la gregoj de boacoj, kies pluraj estas konsiderataj kiel en tuja danĝero de malapero.

http://www.ledevoir.com/environnement/actualites-sur-l-environnement/437527/les-forages-continuent-en-plein-coeur-de-l-habitat-du-caribou-en-alberta

https://www.youtube.com/watch?v=cxKrsM_vKus

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }