/image%2F0553642%2F20231011%2Fob_166415_terkultivistoj.jpg)
29/04/2015
Unu el la plantejoj de la Kameruna Societo de oleopalmoj (Socapalm), kiu ekspluatas 26.000 hektarojn da oleopalmoj en Kameruno estis okupita pasintan ĵaŭdon de pluraj terkultivistoj.
La plantejo okupita de la koleraj kamparanoj troviĝas en Dibombari sude de Kameruno. La franca grupo Bolloré estas unu el la ĉefaj akciuloj de socaplam. Tiu entrepreno ekspluatas pli ol 40% el la olea merkato en Kameruno.
Unu el la organizantoj de la manifestacio asertis al BBC, ke ĝia movado etendiĝos al la aliaj plantejoj de la lando,. Li indikis, ke la celo de sia movado estas retransdono al la kultivistoj, de la teroj, kiujn la Ŝtato atribuis al la firmaoj.
La manifestacio sude de Kameruno povus etendiĝi, ĉar la Internacia Alianco de najbaroj de plantejo Socfin intencas plivastigi la movadon al pluraj landoj koncernataj pri akaparado de teroj.
