Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 avril 2015 4 16 /04 /avril /2015 20:21
Japanio : Fukuŝimo : se homo enirus en la akcidentitan reaktoron 1, ĝi forpasus post unu horo

16/04/2015

La ekspluatanto de la akcidentita centralo Fukuŝimo prezentis lundon vespere por la unua fojo internajn bildojn de la primara izoliga strukturo de la reaktoro 1 kie regas fenomena radioaktiveco.

La video kaj fotoj publikigitaj, malfacile kompreneblaj por nespecialistoj, estis faritaj de roboto serpentoforma kiu estis enŝovita vendredon en la reaktoron, unu el ses reaktoroj de la komplekso Fukuŝimo Dajiĉi detruita de la cunamo en la 11a de marto 2011. Tiu roboto ebligis kolekti tiujn altvalorajn datumojn, antaŭ ol interrompi ties inspektadon kaj rezigni obei la instrukciojn. Tokyo Electric Power (Tepco) finfine decidis dum la nokto de dimanĉo ĝis lundo forlasi ĝin.

Krom la bildoj kiujn ĝi montris, la roboto tamen ebligis mezuri la radioaktivecon interne de la izoliga strukturo kiu atingas, en la montritaj bildoj, po 6 sivertojn hore ĝis preskaŭ 25 sv/h, sed ne superas 10 sv/h ĉe la decidigaj mezuraj punktoj difinitaj de Tepco. Temas tamen en ĉiaj kazoj pri mortigaj dozoj en malpli ol unu horo por homo, pro tio devigo sendi nur robotojn.

« Kamerao povas rezisti dum ĉirkaŭ 2 aŭ 3 tagoj » en tia medio, precizigis Tepco. La temperaturo interne de la strukturo ĉirkaŭas 20 celsiajn gradojn.

« Ni ankaŭ konfirmis ke alirejo ekzistas, kaj ne konstatis gravajn difektojn de la ĉefaj materialoj », indikis Tepco dum gazetkonferenco.

Restas tamen multaj plenumendaj operacioj por precize kompreni kie falis la fandita fisiaĵo kore de la reaktoroj unu ĝis tri, kaj tiel decidi pri la teknikoj kiuj estos necesaj por reakiri ĝin, operacio kiu anonciĝas ekstreme malfacila kaj postulos jardekojn.

La roboto uzita ĉi-foje estis konceptita interalie fare de la konglomerato Hitaŝi kun helpo de Irid, speciala strukturo pri esplorado kaj disvolviĝo de specifaj teknologioj por la bezonataj intervenoj en Fukuŝimo Dajiĉi.

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }