15/04/2015
Tafta, Ceta, Tisa… Tiuj komercaj kaj investaj interkonsentoj traktataj en opakeco riskas atenci demokratian suverenecon, mediprotektadon kaj sociajn rajtojn, konfirmante hegemonion de la privataj interesoj de la multnaciaj entreprenoj. Miloj da tiaj akordoj ekzistas en la mondo, kaj aliaj estas nun intertraktataj aŭ ratifikataj. Movadoj kaj organizaĵoj el la tuta mondo alvokas al tutmonda agadtago la 18an de aprilo :
Jen ilia alvoko: https://www.globaltradeday.org/?lang=es
« Ni, sociaj kaj ekologiistaj movadoj, sindikatoj, terkultivistoj, junuloj, virinoj, indiĝenaj movadoj, aktivuloj el la tuta mondo, alvokas al Tutmonda agadtago sabaton 18an de aprilo 2015 por malsukcesigi la liberkomercajn kaj investajn traktatojn kaj la potencon de la multnaciaj entreprenoj, kaj promocii ekonomion je la servo de la tuttera popolo.
De jardekoj, la registaroj kaj la multnaciaj entreprenoj instigas al sekretaj intertraktatoj de komercaj kaj investaj akordoj kiuj difektas niajn rajtojn kaj detruas medion.
De jardekoj, ni luktas por nutraĵa suvereneco, komunaj havaĵoj, laboro, por defendi niajn terojn, la ciferecajn liberecojn kaj rekonkeri demokration. Survoje, nia movado kreskis, aŭdigis niajn voĉojn kaj akiris venkojn.
Kune, ni povas haltigi la traktatajn akordojn, kaj reversi la malutilajn efikojn de la pasintaj akordoj. Ni povas antaŭenigi niajn alternativojn, kiuj lokas la homajn rajtojn antaŭ la profitojn de la multnaciaj entreprenoj.
Ni alvokas niajn organizaĵojn, kolektivojn kaj la civitanojn partopreni tiun mobilizadon organizante malcentralizitajn agojn en la kvin kontinentoj, en respekto de nia malsimileco. Ni invitas multobligi la agadojn tra la mondo, solidarece, en la celo diskonigi niajn kampanjojn, impliki kaj mobilizadi plej larĝe la loĝantojn en ĉiuj teritorioj, por nova ekonomia kaj komerca modelo kiu servas la rajtojn de la popoloj kaj respektas medion. »
Alklaku ĉi-sube la mapon por vidi kie okazos la agadoj de la 18a de aprilo, kadre de la tutmonda agadtago pri la komercaj traktatoj :
http://www.bastamag.net/Journee-mondiale-d-actions-contre-les-traites-de-libre-echange