19/04/2015
Foto : nova katastrofo en Mediteraneo : eble 700 mortintoj.
Ĉiujare, milionoj da personoj estas devigitaj ĉion forlasi.
Konfliktoj, persekutoj aŭ malriĉeco estas je origino de ilia trudita foriro. Malgranda nombro el tiuj personoj serĉas rifuĝon kaj pli bonan vivon en Eŭropo.
Sed la landoj de Eŭropa Unio estas pli kaj pli deciditaj malhelpi ilin eniri. Tiujn pasintajn jarojn, ili konstruadis multajn murojn : fizikajn barilojn aŭ teknologiajn landlimojn.
Tiu politiko endanĝerigas tiujn personojn truditajn al ekzilo. Centoj da personoj mortas provante atingi la eŭropan kontinenton.
Multaj estas perforte repelitaj de la eŭropaj landlimoj, aŭ kaptitaj de najbaraj landoj kiuj ne respektas iliajn rajtojn.
Por savi vivojn, ni devas ŝanĝi la politikon de Eŭropo !
Ni atendas de la eŭropaj estroj :
Ke ili plifortigu la operaciojn de serĉado kaj savado en Mediteranea kaj Egea maroj, dank’ al kunordigita interveno de ĉiuj Ŝtatoj de Eŭropa Unio.
Ke ili garantiu al ĉiuj, kiuj fuĝas la konfliktojn kaj persekutadojn : - Egalan kaj sekurecan aliron al EU, por eviti danĝeran iradon. - Internacian protektadon je ilia alveno sur la eŭropa teritorio.
Ke ili ĉesu kooperi kun landoj kiuj ne respektas la homajn rajtojn en la celo kontroli migradojn.