Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 avril 2015 6 18 /04 /avril /2015 17:22
Eŭropanoj estas blankaj de malpli ol 8.000 jaroj

18/04/2015

Foto : KEYSTONE

Laŭ antropologoj, la « blanka » homo ekzistas de malmulta tempo. Ilia studaĵo prezentita dum jara kunveno de usonaj antropologoj la 26an de marto, montras ke la homo kun blanka haŭto ekzistas de nur 8.000 jaroj.

Ni jam sciis ke la unuaj homoj venintaj Eŭropen estis nigraj (antaŭ 40.000 jaroj), tiuj novaj datumoj montras ke la populacioj de ĉasistoj-kolektistoj instalitaj en Hispanio, Luksemburgo aŭ Hungario antaŭ 8.500 jaroj havis pigmentitan haŭton, raportas "Scienco-Magazino".

Por akiri tiujn rezultojn, la esploristoj komparis la genarojn de 83 individuoj trovitaj en eŭropaj arkeologiaj areoj. La esplorskipo malkaŝis en februaro ke la nuntempaj Eŭropanoj havas kiel prauloj tri malnovajn populaciojn de ĉasistoj-kolektistoj kaj farmistoj. Studaĵo de biologoj aperita en februaro jam montris ke grava populacio venintaj el norde de Balta Maro alvenis Eŭropen – paŝtistoj kiuj vivis en Eŭropo antaŭ 8.000 jaroj ĝis 3.000 jaroj.

« Kion ni opiniis, tio estis sufiĉe ĝusta : aperon de pigmentita haŭto kaŭzis mirinda miksaĵo inter diversaj populacioj disigitaj norde de Eŭropo », eksplikis la paleontologo Nina Jablonski el universitato de Pensilvanio pri la rezulto de la studaĵo prezentita la 26an de marto. Tiu rezulto estas interesa, ĝi montras ĝis kia grado tiuj evoluoj estas antaŭnelongaj.

La sciencistoj identigis mankon de du genoj, la SLC24A5 kaj la SLC45A2, kiel signo de malpigmentado de la Eŭropanoj. Blankiĝo estis kaŭzita de adaptado al suno. La esploristoj substrekis ke :

« Tiuj informoj montras la gravecon de la malnovaj specimenoj kiel nova informfonto, ili ebligas ekscii multe pri la specifaj trajtoj de tiuj praaj populacioj kaj pri la adaptiĝaj mekanismoj spertitaj de la homo dum ties historio. »

http://www.slate.fr/story/100087/europeen-blanc-depuis-8000-ans

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }