Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 avril 2015 1 20 /04 /avril /2015 20:08

20/04/2015

Bildo: truŝablono en strato de Kairo, Egiptio. GIGI IBRAHIM/FLICKR/CC

Ĵurnalisto invitas la egiptanojn manifestacii kontraŭ vualo, sur la placo Tahrir en Kairo, komence de majo. Alvoko kvalifikita kiel « provoko » de la konservativaj medioj.

« Mi proponas tion : ke unu grupo de virinoj formetu sian vualon dum manifestacio sur la placo Tahrir en Kairo iun definotan tagon, dum la unua semajno de majo, kun viroj kiuj posteniĝas ĉirkaŭ por protektadi ilin. Mi estos la unua el tiuj viroj », skribas la egipta ĵurnalisto Ŝérif Ŝubachi en ties fejsbuka paĝo.

Laŭ la egipta ĵurnalo Al-Yum Al-Sabee, Ŝérif Ŝubachi, ĵurnalisto, verkisto kaj eks-funkciulo ĉe Unesco, intencas fari de tio eventon kiu estos tiel memorinda ol la fama gesto de Huda Ŝaaraui, kiu en 1923, publike formetis sian vualon en Aleksandrio. Tiu gesto estas konsiderata kiel fondinto de la liberiga movado de virinoj en Egiptio.

La vualo malaperis dum pli ol kvindek jaroj.

En sia fejsbuka paĝo, li ankaŭ enretigas serion da videoj por ekspliki la rilaton inter tiu virina liberiga gesto kaj la revolucio de 1919 (kiu finatingis sendependecon de la lando en 1922), « manifestiĝa komenco pri civitana identeco ». Kaj li memorigas ke « la vualo malaperis dum pli ol kvindek jaroj en Egiptio, por reaperadi dum la 70aj jaroj, post la malvenko kontraŭ Israelo en 1967 ».

Kelkaj salafistaj grupoj, kaj la Islama Frataro, kondamnis tiun iniciaton, instigante la islaman universitaton Al-Azhar interveni por kontraŭstari la okazaĵon.

http://www.courrierinternational.com/article/egypte-appel-manifester-contre-le-voile-sur-la-place-tahrir

https://www.youtube.com/watch?v=D-DZUnh8-Ro#t=85

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }