18/04/2015
La itala teksaĵgrupo pagos 1,1 milionon da eŭroj al la viktimoj de la disfalo de Rana Plaza en Bangladeŝo la 24an de aprilo 2013, en kiu mortis 1.138 laboristoj.
La katastrofo atentigis la mondon pri la laborkondiĉoj kaj salajroj de la teksaĵlaboristoj en Bangladeŝo, amasigitaj en konfekciaj laborejoj nesekuraj, fabrikante t-ĉemizojn kaj pantalonojn por internaciaj markoj kontraŭ bagatelaj salajroj.
Ok monatojn post la disfalo de Rana Plaza, monkompensa fonduso kreiĝis, mastrumata de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL). IOL taksis ke 30 milionoj da dolaroj estas bezonataj por ĝuste monkompensi milojn da viktimoj.
Hodiaŭ, nur 21 milionoj da dolaroj estis pagitaj al la fonduso. Ĉi-vendredon, preskaŭ du jarojn post la katastrofo, du jarojn da rifuzo, Benetton finfine rezignaciis partopreni la fonduson kaj promesas pagi iom pli ol milionon da eŭroj. Sumo juĝita kiel bagatela de la franca NRO Ethique sur l'étiquette (etiko sur etikedo) kiu taksis je kvin milionoj la ĝustan kontribuon de la Itala grupo kompare kun ties volumo da produktaĵoj en Rana Plaza kaj ties impliko en la katastrofo.
Aliaj markoj tamen nenion pagis ĝis nun, interalie la usonaj Wallmart kaj The Children's Place.