Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 avril 2015 3 01 /04 /avril /2015 17:42
Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita

01/04/2015

Vaŝikur Rahman estis ponardita la 30an de marto 2015 apud sia hejmo en Dako. Li estas la dua blogisto murdita en Bangladeŝo en unu monato. La fundamentistoj riproĉis lin ke li estas liberpensulo.

« Li estas amiko kaj luktanto kiel mi. Li estas ateisto kaj defendanto de humanismo. » La blogisto Asif Mohiuddin, kiu postvivis gravan atencon plenumitan de islamanoj en januaro 2013, parolas pri Vaŝikur Rahman same kiel li estus plu vivanta. La 30an de marto, la juna blogisto 27-jaraĝa estis agresita je 500 metroj for de sia hejmo fare de tri viroj armitaj de ponardoj. « Ili frapis lin ĉe la kapo kaj kolo (…) kaj tranĉvundis lian tutan korpon », precizigas la ĉefo de la surloka polico. Du suspektitoj estis arestitaj tuj post la agreso. Aĝaj je ĉirkaŭ dudek jaroj, ili estas studentoj en korana lernejo. Laŭ la polico, nenia dubo ekzistas : la motivo estas politika. « La unuaj pridemandoj de ambaŭ suspektitoj ŝajne montras ke ili mortigis lin ĉar li kritikis la radikalajn islamistojn ».

La blogosfero emociiĝis. « Li estis murdita ĉar ĉi tie regas nepuniteca kutimo. Li estis progresisma liberpensulo opozicianta al religia fundamentismo », indignas Imran Sarker, respondeculo de fejsbuka paĝo de blogistoj, Blogger and Online Activists Network. La blogo de Rahman ne temis pri religiaj demandoj. Sed, laŭ la polico, li metis en fejsbukan paĝon, sub la nomo Vaŝikur Babu, artikolojn de aŭtoroj, ridindigantajn la opiniojn de la islamaj fundamentistoj.

Tiu agreso okazas unu monaton post tiu de la blogisto Avijit Roy, murdita en similaj kondiĉoj. Li estis mortigita per maĉetaj batoj la 26an de februaro dum li eliris el libro-foiro en Dako kun sia edzino. Lia supozita murdinto, islamano, estis arestita kelkajn tagojn poste. Ateisto, fondinto de la blogo Mukto-Mona (Libera pensado), Avijit Roy estas fervora defendanto de laikeco. Naskiĝinta en Bangladeŝo, li elmigris al Usono, Atlanto, antaŭ ĉirkaŭ 15 jaroj.

Vaŝikur Rahman estas la kvina aktiva aŭtoro en la sociaj retoj agresita de post 2004.

http://geopolis.francetvinfo.fr/bangladesh-un-blogueur-athee-poignarde-a-mort-57541

https://www.youtube.com/watch?v=4DEVtfptzWA

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }