28/03/2015
Foto : Promulgo de la Religious Freedom Restoration Act fare de la guberniestro Mike Pence - GOVERNOR MIKE PENCE (TWITTER)
Multaj organizaĵoj kaj famuloj kontraŭstaris tiun tekston. Malgraŭ la alvokoj, Mike Pence, Respublika guberniestro finfine subskribis la leĝon ĵaŭdon matene.
La guberniestro de la Ŝtato Indianio promulgis ĵaŭdon 26-an de marto novan leĝon celantan protekti la religian liberecon, kiu ebligos al ĉiuj personoj rifuzi servon aŭ helpon al persono GLATI se ili konsideras ke tio kontraŭdiras iliajn religiajn principojn.
« Hodiaŭ, mi subskribis la "Religious Freedom Restoration Act", ĉar mi subtenas religian liberecon por ĉiu Hoosier (loĝanto de Indianio) kia ajn estu lia kredo, deklaris Mike Pence. La Usona konstitucio kaj la Indiana Konstitucio ambaŭ provizas fortan agnoskon pri konfesia libereco sed hodiaŭ, multaj kredantoj opinias ke sia religia libereco estos atakata de la registaraj agadoj. »
La guberniestro, membro de la Respublika partio, asertas ke la leĝo tute ne estas diskriminacia. De la urbestro de Indianapolis Greg Ballard ĝis la National Collegiate Athletic Association (NCAA), pluraj famuloj kaj organizaĵoj esprimis sian profundan maltrankvilecon vidi la starigon de tiu permesilo al diskriminacio sub preteksto de respekto de la kredoj de ĉiuj.
DANĜERA LEĜO KUN MALKLARAJ KONTUROJ
Tia leĝo ne estas la unua aperanta en Usono. Antaŭ unu jaro, Arizono ekzemple alprenis similan aranĝon, sed la guberniestrino Jan Brewer finfine vetois. « Tiuj leĝoj ofte estas nekredeble malklaraj kaj sendetalaj, ofte intence, memorigas la organizaĵo Human Rights Kampaign. La evangelia estro povas procesi pro motivo ke lia kredo povas malhelpi lin dungi judojn, eksedziĝitajn personojn aŭ samseksemulojn. Proprietulo povas rifuzi luadon de apartamento al islamano aŭ transgenruloj.
KOLERAJ GIKOJ
La promulgo de tiu leĝo provokis la koleron de multaj famuloj, kiel ekzemple la gejo Georges Takei : « Al la guberniestro kaj parlamentanoj de Indiano kiuj subtenas tiun reakcian kaj dispartigan leĝon, tion mi diras : Se ĝi validiĝas, Indiano estos markita kiel Ŝtato kie kelkaj personoj estos malbonvenaj, kaj ni ne plu venos. Ni ne plu organizos eventojn, inkluzive la GenCon, kiu estas la plej grava okazaĵo pri komputilaj ludoj en la mondo, okazanta ĉiujare en Indianapolis ».
Mike Pence ne devus ignori tiun minacon, ĉar la organizantoj jam sciigis kion ili opinias pri tiu nova leĝo : « La granda diverseco de niaj partoprenantoj fariĝis ŝlosila elemento en la sukceso kaj disvolviĝo de nia evento, skribis Adrian Swartout, direktoro de la GenCon en letero adresita al la guberniestro. Leĝaro kiu povus permesi rifuzon de servo aŭ diskriminacion kontraŭ niaj partoprenantoj havos rektan negativan efikon en la ekonomio de la Ŝtato, kaj konsekvencojn pri nia decido starigi nian eventon en Indiano dum la venontaj jaroj. » La GenCon allogis pli ol 50.000 personojn pasintjare en Indianapolis kaj la financa efiko de la evento estas taksita je 50 milionoj da dolaroj (ĉirkaŭ 46 milionoj da eŭroj). Pli ĝenerale, multaj turismaj profesiuloj jam timas ke tiu leĝo pri religia libereco havos konsekvencojn en la ekonomio de la Ŝtato.