Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mars 2015 2 03 /03 /mars /2015 22:25

03/03/2015

Pli ol 6.000 civiluloj kaj batalantoj mortis oriente de Ukrainio dum malpli ol unu jaro. La Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (AKHR) starigas tiun teruran bilancon. Tiu raporto de UN ankaŭ mencias almenaŭ 15.000 vunditojn kaj unu milionon da delokitoj.

La kalkuloj de UN koncernas la periodon de aprilo 2014 ĝis la pasinta 28a de februaro. Interrompo estis konstatita fine de pasinta jaro, sed la situacio ege difektiĝis en januaro kaj februaro. La loĝataj areoj suferis, diris UN, pri intensaj pafadoj venantaj tiom de la ukrainia armeo kiom de la porrusaj grupoj. Ĝis la pasinta 15a de februaro, pezaj armiloj kaj fremdaj batalantoj, venintaj de Rusia Federacio, estis senĉese envojigitaj al la areoj Donecko kaj Luhansko.

La Alta Komisaro parolas pri senkompata ruinigo, malgraŭ sinsekvaj batalhaltigoj. Li aliparte denuncas la sistemajn malobservadojn plenumitajn kontraŭ la tataraj loĝantoj de Krimeo, la arbitrajn malliberigojn, torturojn kaj truditajn malaperojn ĉefe plenumitajn de la armitaj grupoj sed ankaŭ en kelkaj kazoj de la ukrainiaj fortoj. Li substrekas ankaŭ la situacion aparte malfacilan por la miliono da enlandaj delokitoj registritaj en Ukrainio pro la konflikto.

Ĉar kompletaj raportoj pri la totala nombro de viktimoj, aparte proksime de la flughaveno de Donecko kaj la areo de Debalcevo, estas plu atendataj, la AKHR opinias ke la nombro da personoj mortigitaj oriente de Ukrainio la 2an de marto 2015 tute certe superis 6.000 mortintojn.

http://www.rfi.fr/europe/20150302-conflit-ukraine-russie-6000-morts-hcdh-onu/

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }