Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 mars 2015 7 22 /03 /mars /2015 14:54
Tutmonda akvo-tago sub signo de daŭripova disvolviĝo

22/03/2015

Oni celebras ĉi-dimanĉon 22an de marto la tutmondan akvo-tagon. Organizata ĉiujare de post 1994, ĝi memorigas ke aliro al trinkebla akvo estas agnoskita kiel fundamenta rajto, tamen nealirebla por miliardoj da individuoj.

Vivnecesa por homo kaj energia sekureco, esenca por media ekvilibro, akvo estas tamen malofta varo por 3 miliardoj da personoj. Por atentigi la popolojn al la problemoj de akvo kies mastrumado estos necesa en proksima estonteco, Unuiĝintaj Nacioj metis tiun tutmondan tagon sub la signo de daŭripova disvolviĝo.

La tutmonda mendado de akvo kreskas, avertas UN en ties jara raporto publikigita ĉi-semajno. 20% el la subteraj rezervoj estas troekspluatataj. Se nenio estas farita, la planedo suferos pri grava krizo antaŭ la jaro 2030.

Flanke de salubrigo, la nombro da personoj kiuj ne havas aliron al necesejoj plu estas stabila. Tamen 2,5 miliardoj suferas pri tiu problemo. Kaj multaj tutmondaj programoj penas plibonigi la situacion.

En tiu kunteksto, UN proponas vojojn al solvo : limigi uzadon de akvovoraj termikaj centraloj profite al daŭripovaj energioj, elekti sistemojn de taŭgaj irigacioj, kaj efike lukti kontraŭ disperdiĝoj.

http://www.rfi.fr/science/20150321-une-journee-mondiale-eau-sous-le-signe-developpement-durable/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }