12/03/2015
Merkredon, pluraj urboj en Turkio, inter kiuj Istanbulo, spertis alfrontiĝojn inter policistoj kaj ekstrem-maldekstraj aktivuloj, kolektintaj memore al adoleskanto mortinta antaŭ unu jaro.
La polico intervenis merkredon en pluraj urboj de Turkio por disigi kolektiĝojn memore al adoleskanto mortinta antaŭ unu jaro, kaj fariĝinta emblemo de la opoziciantoj al la islama-konservativa prezidento Recep Tayyip Erdoğan.
En Istanbulo, la policistoj uzadis plorigajn grenadojn kaj akvo-kanonojn kontraŭ grupoj da ekstrem-maldekstraj aktivuloj armitaj per ŝtonoj kaj brulboteloj. La alfrontiĝoj okazis en la kvartalo Okmeydani, de kie la viktimo, Berkin Elvan, originas.
Laŭ la turka gazetaro, kelkaj manifestaciantoj estis arestitaj en Istanbulo dum ili provis kolektiĝi antaŭ la Parko Gezi. La anoncita detruado de tiu publika ĝardeno provokis fine de majo 2013 senprecedencan ondon da protestoj kiu ŝancelis la potencon, kiu regas de 2002.
En la ĉefurbo Ankaro, la polico forpuŝis per akvo-kanonoj kelkajn centojn da personoj, kiuj postulis justecon por la viktimo.
Dek unu el ili estis arestitaj, laŭ la loka gazetaro. Manifestacioj disvolviĝis en dudek urboj.
15-jaraĝa, tiu junulo estis grave vundita ĉe la kapo en junio 2013 pro pafo de ploriga grenado dum li eliris por aĉeti panon kiam la polico intervenis en lia kvartalo. Lia morto en marto 2014, post komato de 269 tagoj, estigis mobilizadon kontraŭ la registaro de la ĉi-epoka ĉefministro, Recep Tayyip Erdoğan, hodiaŭ Ŝtatĉefo.
Lia morto fariĝis simbolo de la perforta represio de la potenco, kiu okazigis ok mortintojn kaj pli ol 8.000 vunditojn. Neniu policisto estis persekutita pro la morto de la junulo, kiun Erdoğan tiam publike kvalifikis « teroriston ». Lia familio postulis de la ministerio pri Internaj aferoj unu milionon da turkaj liroj (ĉirkaŭ 350.000 eŭroj) da domaĝkompensoj.
La turka parlamento ekzamenas de pluraj semajnoj tre kontestatan leĝprojekton, kiu plifortigas la polican potencon, interalie dum manifestacioj. La opozicio opinias, ke tiu teksto faros de Turkio « polican Ŝtaton ».
