Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mars 2015 4 26 /03 /mars /2015 21:05
Tunizio : Monda socia forumo kontraŭ terorismo

26/03/2015

La Monda socia forumo malfermiĝis mardon en Tunizo en plu streĉa kunteksto, malpli ol unu semajnon post la atako de la muzeo Bardo.

Tiu evento, kiu arigas milojn da partoprenantoj venintaj de cento da landoj, estis inaŭgurita per marŝado kontraŭ terorismo centre de la tunizia ĉefurbo.

La Monda socia forumo (MSF), tradicia altermondisma kunveno, okazas por la dua fojo en Tunizo. Sed ĉi-jare ĝi estas sub signo de protesto kontraŭ terorismo, apenaŭ unu semajnon post la terura atako kontraŭ la muzeo Bardo.

La inaŭgura marŝado kiu disvolviĝis mardon 24an de marto havis kiel agadvorto : « La popoloj el tuta mondo unuiĝintaj kontraŭ terorismo ». La manifestacio deiris de la placo Bab Saadoun en Tunizo kaj direktiĝis al la muzeo Bardo. La organizantoj taksis ĝis 15.000 la nombron de manifestaciantoj.

Ĉirkaŭ 60.000 personoj, venintaj de 120 landoj, estas atenditaj al la Forumo kiu okazos ĝis sabato sur la universitata areo Farhat-Hachad El Manar, en la tunizia ĉefurbo.

La konsilio de la MSF ŝajne pripensas pri « redaktado de altermondisma ĉarto kontraŭ terorismo », kiel indikas la franca radiokanalo RFI. La celo estas proponi alternativojn al la nur sekurecaj aranĝoj, por lukti kontraŭ tiuj teruraj eventoj.

http://www.itele.fr/monde/video/tunis-le-forum-social-mondial-engage-contre-le-terrorisme-117154

https://www.youtube.com/watch?v=BzzRQiEH2rw

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }