26/03/2015
La lasta absoluta monarkio de la afrika kontinento intensigas siajn atakojn kontraŭ la sindikatoj kaj ties aktivuloj. La politikaj partioj estas malpermesitaj en Svazilando. La prezidanto de la Unuigita demokratia Movado de la popolo, Mario Musuku, kaj ties direktoro pri junularo, Maxwell Dlamini, suferas arbitran malliberecon. La advokato pri homaj rajtoj, Thulani Maseko, kaj la ĵurnalisto Bheki Makhubu, estis kondamnitaj al du jaroj da malliberejo ĉar ili skribis artikolojn kiuj kritikis mankon en justica sendependeco. La 19an de marto 2015, Thulani estis izolita en karcero post publikigado de letero el sia karcero kiu markas la finon de lia unua jaro de mallibereco.
Retmesaĝo
S° Ĉefministro, Sibusiso Dlamini
Mi vigle kondamnas la malliberigon de demokrataj aktivuloj kaj svazaj sindikatanoj. Pasintjare, la advokato Thulani Maseko kaj la ĵurnalisto Bheki Makhubu estis kondamnitaj al du jaroj da malliberejo ĉar ili skribis kritikajn artikolojn pri manko de sendependeco de la juĝa sistemo. Ilia malliberigo kontribuas al pruvo ke ili pravas. Krome, la prezidanto de la demokrata partio, la Unuigita demokratia Movado de la popolo (PUDEMO) Mario Masuku kaj gvidanto de junularo de la partio, estis arestita kiam li prononcis diskursojn okaze de la unua de majo. Ili plu estas malliberigitaj sen proceso. Ili frontas akuzojn pri terorismo ĉar ili kritikis la absolutan monarkion de Svazilando kaj esprimis sian subtenon al PUDEMO.
La registaro obstine rifuzas registrigi sindikatojn kiel TUCOSWA, kiuj tiel estas malhelpataj leĝe funkcii. La politikaj partioj plu estas malpermesataj.
La 19an de marto 2015, Thulani Maseko estis izolita en karcero, ĉiuj vizitoj rifuzitaj, inkluzive de lia advokato, post publikigo de letero el la malliberejo kiu markas la unuan jaron de lia malliberigo.
Estas neakcepteble ke la civitanoj kaj laboristoj ne povu plenumi siajn internaciajn rajtojn por libere esprimiĝi, asociiĝi aŭ kolektiĝi sen alfronti longajn punojn da malliberejo kaj malbonajn traktadojn.
Mi petas de la registaro ke ĝi tuj kaj senkondiĉe liberigu ĉiujn politikajn malliberulojn en Svazilando.
Ĉi tie : http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2696