/image%2F0553642%2F20220607%2Fob_0ff571_partio.jpg)
27/03/2015
Reprezentantoj de deko da eŭropaj ekstremdekstraj partioj, inter kiuj kelkaj novnaziaj, kolektiĝis pasintan dimanĉon en Rusio dum forumo organizita de por-kremla organizaĵo, defendante la familiajn « tradiciajn valorojn » kaj kritikante la punojn kontraŭ Moskvo en rilato kun la ukrainia krizo.
Preskaŭ 150 membroj da naciismaj movadoj, kiel la greka novnazia partio Ora tagiĝo, la germana NPD aŭ la bulgara Ataka famkonata pro ties perforta retoriko kontraŭ la malplimultoj, diskutis pri « subteno de la familiaj tradiciaj valoroj » defenditaj de Vladimir Putin, de la konflikto en Ukrainio aŭ de la « orgojla » politiko de Usono.
Kolektiĝintaj en Sankt-Peterburgo (nord-okcidento) invite de la partio Rodina (Patrio), la partoprenintoj deklaris ke ili volas kuniĝi en movado, kiu utilos kiel komuna tribuno kontraŭ la « minacoj al naciaj suvereneco kaj identeco ». « Tiu forumo metas la unuan ŝtonon en la celo konstruadi la novan mondon, kiun ni estas devigataj konstruadi », deklaris Fiodor Biroukov, de Rodina.
Tiujn pasintajn monatojn, la ekstremdekstraj partioj sin deklaris favoraj al la politiko de Vladimir Putin en la ukrainia krizo, kiu batalas kontraŭ tio, kion ili ofte priskribas kiel usona imperiismo.
Moskvo, siaflanke, asertas lukti kontraŭ tio, kion ĝi prezentas kiel « faŝismo » en Ukrainio, kie por-okcidentaj manifestaciantoj, inter kiuj naciismaj grupoj, renversis komence de 2014 la por-rusan prezidenton Viktor Ianukoviĉ.
« Ni ne subtenas la punojn deciditajn kontraŭ Rusio post konflikto en Ukrainio », deklaris la eŭropa deputito de la germana NPD Udo Voigt, iam kondamnita ĉar li kvalifikis Adolf Hitler kiel « eminentan viron ». « Estas fascine vidi la paciencon, kiun elmontras Rusio kaj la prezidento Putin fronte al la agresiva politiko de NATO », li aldonis.
Organizita proksime de la memorfestoj de la 9a de majo en Rusio, 70 jarojn post la venko kontraŭ la Germanio de Adolf Hilter, fonto de grandega fiereco por la rusoj, la evento provokis protestojn de la liberala opozicio de Sankt-Peterburgo. Dum la milito, la urbo, tiam nomita Leningrado estis ĉirkaŭita de la nazioj dum pli ol 900 tagoj. Miloj da viktimoj estis mortigitaj pro malsatego kaj bombadoj.