12/03/2015
La popolo Aŝuar en Amazonio konsentis kompromison en la jura persekuto kiun ĝi plenumis kontraŭ la usona petrolfirmao Occidental Petroleum (Oxy). La indiĝenoj plendis en Usono en 2007 post la grava poluado okazigita de la aktivaĵoj de Oxy sur ilia teritorio de post la jaroj 1970. La precizaj terminoj de la akordo estas konfidencaj, sed la reprezentantoj Aŝuar indikis ke Oxy engaĝiĝis kontribui al la komunuma fonduso pri disvolviĝo kiun ili starigis. Laŭ iliaj advokatoj, temas pri historia precedenco kiu povus antaŭigi aliajn similajn procesojn en Usono.
La ĵurnalo Guardian memorigas la aferon :
Occidental Petroleum, bazita en Los-Anĝeleso, ekspluatadis nafton en la bloko 1-AB en Peruo – unu el la plej gravaj nafto-koncesioj de la lando – inter 1972 kaj 2000, periodo dum kiu la entrepreno ellasis ĉirkaŭ 34 miliardojn da uzitaj akvoj nepurigitaj, entenantaj pezajn metalojn kiel kadmion, plumbon aŭ arsenikon en riverojn, senzorge pri la internaciaj normoj, laŭ raporto de la NRO Amazon Watch. En 2006, studaĵo de la perua ministerio pri sano en sep tuŝitaj komunumoj malkaŝis ke el la 199 testitaj personoj, nur 2 ne prezentis nivelon de kadmio en la sango superan al toksaj sojloj.
Bedaŭrinde, la Aŝuar plu suferas pri la krimoj kontraŭ medio fare de la multnaciaj firmaoj kaj pri la sanitaraj efikoj de la petrola poluado. La kompanio Pluspetrol, kiu anstataŭis Oxy-n, estas akuzata pri samaj praktikoj, kaj la indiĝenoj freŝdate okupis plurajn el tiuj ekstraktejoj por protesti.
Tamen la akordo fintraktita kun Oxy estas jura premiero kiu povus havi signifajn konsekvencojn en Usono :
Por la unua fojo usona entrepreno estas persekutita en Usono pro la poluado kiun ĝi okazigis en alia lando, substrekis Marco Simons, jura direktoro de EarthRights International, NRO kiu reprezentis la komunumojn Aŝuar. Tio kreas « precedencon » kiu povus riveliĝi « grava por la estontaj proceduroj kaj kiu estis jam elvokitaj de aliaj juĝistoj en Usono ».