04/03/2015
Dum la laboristoj de la areo Nuadibu komencis senliman strikon, la laboristoj de la Nacia Societo Industria kaj mineja (SNIM) unu plian fojon manifestaciis la 3an de marto sur la stratoj de Zuerato. Samtage, pluraj centoj da virinoj manifestaciis kontraŭ la fermado de ĉiuj publikaj servoj al la familioj de la strikantaj ministoj.
Ĵurnaloj raportas ke la prefekto de Tiris Zemur ricevis hieraŭ tri virinojn inter cent kiuj manifestaciis antaŭ liaj oficejoj. La interparoladoj traktis pri la striko kiu daŭras de pli ol unu monato fare de la laboristoj de la SNIM.
Laŭ la samaj informfontoj, la virinoj protestis kontraŭ la fermado de ĉiuj socialaj servoj al la familioj de la strikantaj ministoj. Laŭ ili, la SNIM ekzistas nur per la volo de la laboristoj kaj la estraro havas neniun rajton por malhelpi ilin kaj ties familioj aliri al la socialaj bazaj servoj de la firmao.
Imponaj policaj fortoj esti deplojitaj ĉirkaŭ la Prefektejo en la celo evitigi tumulton dum centoj da virinoj kiuj komencis defiladon tra la urbo Zuerato venis stariĝi sub la fenestroj de la prefektejo.
Tiu disvolviĝo de la socia movado en la ĉefurbo de Tiris Zemur okazas dum la laboristoj de Nuadibu petis malfermon de intertraktado inter la laboristoj kaj la ĝenerala estraro antaŭ la fino de la venontaj 24 horoj.