25/03/2015
Por kompletigi sian revon pri potenco, Kataro, kiu enkalkulas nur 180.000 naciajn loĝantojn laŭ censado de 2010, bezonas fremdan laboristaron libere sklavigitan. Ĝi bezonas ankaŭ komplicajn entreprenojn kapablajn partopreni la kataran « miraklon ».
Krom la faraonaj konstruejoj kiuj transformis la terdomojn kaj la sablovojojn de Doho al amaso de ĉielskrapantoj, la emirato estas nun tute turnita al la organizado de la Futbala Mondopokalo, unika tutplaneda montrofenestro.
Tamen, de pluraj jaroj, la ripetitaj skandaloj de centoj de migrantaj laboristoj venintaj de Azio, mortintaj sur la konstruejoj, senĉese makulas la modernan bildon kies Kataro deziras elmontri.
Subĉielea malliberejo
La franca ĵurnalo « le Parisien » malkaŝas ke de post lundo, Vinci, la franca entrepreno kvotita en borso estas akuzata. Avertita de la sindikatoj, asocio pri defendo de la viktimoj de ekonomiaj krimoj, Sherpa, plendis kontraŭ la giganto de Publika Konstruado ĉe la prokuraro de Nanterre pro « trudita laboro » kaj « submetado al servuto »
« La filio de Vinci utiligas minacojn por submeti vundeblajn individuojn. La migrantoj laboras po 66 horojn semajne sub premega varmo », eksplikas Laetitia Liebert, direktorino de la NRO. La laboro en pli ol 50 gradoj jam kaŭzis morton de dekoj da laboristoj pro korinfarkto.
La asocio ankaŭ denuncas la ekscesan uzadon de la « kafala » fare de la katara filio de "Vinci Construction Grands Projets, QDVC". Dungitaj de agentejo en ilia devena lando, la entreprenoj aŭ la laŭleĝa «zorganto » ofte konfiskas la pasporton de la migrantoj. Ili pro tio ne plu povas lui veturilon, posedi telefonon aŭ eliri el la teritorio.
La Direktoro de Vinci, Yannick Garillon aŭdacas deklari ke tio estas simpla rimedo por eviti ke la laboristoj « suferu ŝtelon de siaj identigiloj » en la kolektivaj dormejoj.
En 2013, la ambasadoro de Nepalo en Doho, kiu havis arogantecon elvoki tiun « subĉielan malliberejon », estis senbrue forpelita. Sed Kataro videble decidis ŝanĝi sian taktikon.
Ĝis tiam, la "nacia katara komitato pri homaj rajtoj" kontentiĝis nei uzadon de sklaveco. Hodiaŭ, ĝi ŝajnigas prizorgi la aferon : « La ministrejo pri Laboro dungas pli ol 200 inspektorojn. Ilia nombro estos altigita al 300 en proksima estonteco », trankvile rebatas la ambasadejo en Parizo. Kataro ne ankoraŭ ratifikis la internaciajn konvenciojn koncerne la homajn kaj laboristajn rajtojn.
http://www.humanite.fr/vinci-le-stade-supreme-de-lesclavagisme-569336