Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mars 2015 3 11 /03 /mars /2015 21:12
Japanio : kvar jarojn post la nuklea katastrofo

11/03/2015

Foto : « Atomenergio, energio de mirindega estonteco », plu legeblas sur tiu ŝildo finfine malmuntota. Foto AFP

La 11an de marto 2011, tertremo kaŭzis cunamon, estigante gravan industrian akcidenton en la nuklea centralo de Fukŝimo-Dajiĉi, sur la pacifika marbordo en Japanio. Tiu nuklea akcidento estis klasifikita je la nivelo 7, la plej alta grado en la internacia skalo pri nukleaj eventoj, kaŭzante la morton de 20.000 personoj. Memore al tiuj viktimoj, ĉe la preciza surloka horo 14h46, la fajfilegoj eksonis ĉi-merkredon 11an de marto tra la tuta lando kaj la japananoj respektis silentan minuton.

Japanio : kvar jarojn post la nuklea katastrofo

230.000 personoj plu vivadas en provizoraj loĝejoj. Iliaj vivoj fiaskis pro funebro. Kaj kelkaj viktimoj de la cunamo malesperas. Pli ol 1.500 inter ili memmortigis sin dum tiuj kvar pasintaj jaroj.

Laŭlonge de la 900 kilometroj de la marbordo Tohoku, oni trovas spurojn de detruado : konstruaĵoj tratruitaj aŭ skeletaj, vilaĝoj tute malaperintaj. La rekonstruado malfruiĝas, estas manko de laboristoj en lando kiu maljuniĝas ĉar ĝi rifuzas malfermiĝi al enmigrado.

La junuloj foriris pro manko de laborpostenoj, la kaptitaj fiŝoj ne superas trionon ol tio, kio ekzistis antaŭ la cunamo.

Kaj plu daŭras persistaj vundoj en la malpermesitaj areoj 20 kilometrojn ĉirkaŭ la centralo de Fukuŝimo. La registaro deziras ke la loĝantoj revenu, almenaŭ tien, kien la radioaktiveco fariĝis eltenebla.

Toŝjo Saito, eks-dungito, reiras en sian hejmon nur du fojojn monate. Lia dozometro senĉese sonoras. La radioaktiveco restas tre alta malgraŭ gravaj laboroj de malinfektado. Dum ĉiu el siaj vizitoj, Toŝjio Saito restas nur du horojn en sia hejmo situanta 15 kilometrojn for de la centralo : « La cezio 134 kaj 137 forviŝis niajn vivojn », li diras. Kaj Toŝjo Saito estus preta reveni kun siaj najbaroj, sed sen ili tio estus neebla, tio estus vivi en fantoma urbo.

« La registaro instigas nin reiri en niajn vilaĝojn venontan jaron. Sed tio ne eblas. La celo malaltigi la radioaktivecon po 1 milisiverton jare ne eblas », eksplikas loĝanto de la vilaĝo Itate, ege infektita fare de radioaktivaj ellasiĝoj.

Tiu vilaĝo estas dividita en tri areojn laŭ submetiĝo al radioaktiveco : verda, flava kaj ruĝa. Laŭ la aero kie ni vivis, la monkompensoj pagitaj de Tepco, operatoro de la centralo de Fukuŝimo varias de unu al du. Estas neegaleco en malfeliĉo kiu kreas rankoron kaj ĵaluzion ĉe la evakuitoj de Fukuŝimo.

Teritorio same vasta kiel Luksemburgo do estis infektita fare de la akcidento de Fukuŝimo. Du komunumoj, Futaba kaj Okuma, la plej proksimaj de la centralo konsentas utili kiel nuklea rubujo.

Pli ol 600.000 domoj kaj konstruaĵoj necesigas purigadon, kaj ankaŭ 120.000 hektaroj da agroj.

Nur triono el la purigado estis efektivigita ĝis hodiaŭ. Japanio estas decidita reakiri sian medion ĉirkaŭ Fukuŝimo kaj redukti la radioaktivecan submetiĝon por la loĝantaro vivanta ĉirkaŭ la centralo. Sed la malinfektado estas aparte malfacilega.

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }