03/03/2015
150 personoj kolektiĝis dimanĉon en la celo relanĉi la sociajn protestojn de somero 2011.
Jam spertita etoso regas sur la bulvardo Rothschild de Tel-Avivo, kie 23 tendoj estis muntitaj dimanĉon, en la celo relanĉi la movadon de socia protestado kiu skuis la landon en somero 2011, en la spirito de la tiama « indigna movado ».
15 tagojn antaŭ la deputita balotado, 150 personoj kolektiĝis ĉirkaŭ la 17a horo dimanĉon sur la ŝika bulvardo fariĝinta simbolo de manifestacioj.
« Mi surhavas mian ĉemizon de 2011 », eksplikas Oren Pasternak, aktivistoj de « indignuloj » kaj de la laborisma partio, pridemandita de la ĵurnalo Haaretz.
La iniciatinto de tiu evento, Ŝaj Cohen, deklaris ke li decidis rekomenci la manifestaciojn ĉar li nun estas 40-jaraĝa kaj plu ne povas aĉeti apartamenton.
La kostoj de la loĝejoj altiĝis je ĉirkaŭ 55% inter 2008 kaj fine de 2013, laŭ la ciferoj malkaŝitaj de la raporto de la Ŝtatkontrolisto Josef Ŝapira, publikigita pasintsemajne. La luprezoj altiĝis je preskaŭ 30%.
Pluraj famkonatuloj de la israela socia justeco iris al la bulvardo Rothschild por subteni ilin, iniciate interalie de la kandidatoj de la listoj Cionisma Unio, Meretz, aŭ de la araba listo.
La deputito de la Cionisma Unio Itzik Ŝmuli, kiu estis unu el la gvidanto de la manifestacioj de 2011, akuzis la Ĉefministron Benjamin Netanjahu ke li tute ne aludas pri la demando de loĝejoj.