Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 mars 2015 7 22 /03 /mars /2015 15:59
Hispanio – Irlando – Kebekio : miloj da personoj kontraŭ ekonomia rigoreco

Madrido : « Pano, laboro kaj digneco »

Per tiuj sloganoj, miloj da personoj surstratiĝis en Madrido sabaton por postuli dignan vivon.

Dekoj da miloj da personoj manifestaciis sabaton en Madrido dum « Marŝadoj por digneco ». Ili denuncis la efikojn de ekonomia rigoreco, unu tagon antaŭ regionaj balotadoj en Andaluzio kiu prezentiĝas kiel testoj fronte al la ondo da malkontenteco .

« Pano, laboro kaj digneco » estis legebla sur granda flagrubando tenitaj de manifestaciantoj ĉekape de unu el la marŝadoj. Pluraj dekoj da miloj da manifestaciantoj denuncis la efikojn de la rigorecaj politikoj kiuj estigis entranĉaĵojn en la buĝetoj pri edukado, publika sano aŭ socialaj helpoj, por sumo de preskaŭ 150 miliardoj da eŭroj inter 2012 kaj 2014.

La unuaj « marŝadoj por digneco », venintaj el ĉiuj regionoj da Hispanio, okazis la 22an de marto 2014 en Madrido.

Tiuj « naŭ kolumnoj » kolektas Hispanojn venintajn el la tuta lando, kiu denove spertis ekonomian kreskon (+1,4% en 2014) post ses jaroj da krizo sed plu suferas, kun senlaboreca procento je 23,7%, kaj duono el la junuloj 16-jaraĝaj ĝis 25-jaraĝaj sen laboro.

http://www.lenouvelliste.ch/fr/monde/madrid-des-milliers-de-personnes-manifestent-contre-l-austerite-481-1433585

https://www.youtube.com/watch?v=afCbxR3ZGKc

Hispanio – Irlando – Kebekio : miloj da personoj kontraŭ ekonomia rigoreco

Dublino : Manifestacio kontraŭ akvo-fakturado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/11/irlando-protestado-kontrau-akvo-fakturado.html

Dekoj da miloj da manifestaciantoj konverĝis al la centro de Dublino sabaton 21an de marto 2015 komence de post-tagmezo por manifestacii kontraŭ la decido de la irlanda registaro fakturi akvon, ĝis hodiaŭ senpagan, unu troa aranĝo post jaroj da rigoreco.

http://www.lejdc.fr/accueil/brightcove/2015/03/21/irlande-manifestation-contre-la-facturation-de-l-eau_94126379897001.html

https://www.youtube.com/watch?v=31toIvhM0G8

Hispanio – Irlando – Kebekio : miloj da personoj kontraŭ ekonomia rigoreco

Montrealo : miloj da personoj manifestacias kontraŭ rigoreco

La rigoreco de la liberala registaro estis denove denuncita, sabaton, de miloj de manifestaciantoj kiuj paŝis sur la stratoj de la centro-urbo Montrealo sub streĉa kontrolo de policistoj.

« Ni postulas reinvestadon en ĉiuj publikaj servoj ĉie en la provinco », asertis la porparolanto de la "Asocio por studenta sindikata solidareco", Camille Godbout, kiu partoprenas la manifestacion. Laŭ ŝi, la mono estas trovebla aliloke, en la bankoj.

Laŭ Camille Godbout, la rigorecaj aranĝoj havas tiel negativajn konsekvencojn ĉie en la kebekiaj universitatoj ke la studentoj koleriĝas kaj organiziĝas por kontraŭstari. Ŝi aldonas ke la rigorecaj buĝetaj politikoj afliktos la tutan kebekian socion.

Kontraŭleĝa, sed tolerata

La Montreala polica servo deklaris la manifestacion kontraŭleĝa, ĉar neniu itinero estis provizita al la aŭtoritatoj, sed tolerata pro ĉeesto de multaj personoj, inter kiuj familioj.

La movado kiu denuncas la aranĝojn de la registaro de Philippe Couillard intensiĝis ĉi-pasintajn tagojn. Ĉirkaŭ 50.000 studentoj ĝis tiam voĉdonis favore al baldaŭa striko.

http://ici.radio-canada.ca/regions/montreal/2015/03/21/003-manifestation-austerite-montreal-hydrocarbures.shtml

https://www.youtube.com/watch?v=h1sbFfA4CYE

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }