05/03/2015
Jimena Lopez, sindikata aktivulino, estis maldungita el sia posteno de stevardino post organizado de sindikata agado ene de la aerkompanio LAN, filio de Latam Holdings (Ekvadoro). La sindikatoj kaj laboristoj en transportoj de la tuta mondo, la ekvadora registaro, postulis ŝian reenpostenigon kaj petas de vi ke vi faru la samon okaze de la 8a de marto, internacia tago de virinoj.
Retmesaĝo :
Enrique Cueto Plaza, D.G. LATAM Airlines
Sinjoro,
Konsternas min ke LAN, ekvadora filio de la grupo LATAM Airlines, maldungis Jimena Lopez, Ĝenerala Sekretariino de la sindikato de laboristoj Aerolane (Sindicato de Trabajadores de Aerolane, SITA) sen ia ajn motivo. Ŝajnas ke ŝiaj sindikataj respondecoj estas la kialo de ŝia maldungo, kio konsistigas evidentan malrespekton de la konvencioj de la Internacia Organizaĵo de la Laboro, ratifikitaj de Ekvadoro kaj Ĉilio.
Mi petas ke vi nuligu tion decidon, reenpostenigu Jimenan, kaj ĉesigu la kontraŭ-sindikatan aktivecon ene de via entrepreno.
Ĉi tie: http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2674