Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mars 2015 7 15 /03 /mars /2015 16:02

15/03/2015

La lasta diraĵo de Tony Abbott, jam en malfacila situacio laŭ opinisondoj katastrofaj, provokis indignon en la lando, inkluzive ene de la registaro. La aŭstralia ĉefministro fakte sugestis nuligon de cent aborigenaj vilaĝoj pro ilia socia kaj financa kosto, kiun li juĝas kiel malpli kaj malpli eltenebla por la impostpagantoj.

« Ni ne povas eterne subvencii elekton de vivo se tiu elekto de vivo ne ebligas al ili plene partopreni al la aŭstralia socio ».

Ĉeestantaj sur la teritorio de almenaŭ 40.000 jaroj, kelkaj Aborigenaj komunumoj vivas hodiaŭ en izolitaj regionoj, malproksime de ekonomiaj centroj, ofte en mizeraj kondiĉoj, vivtenante sin ĉefe dank ‘ al socialaj monhelpoj.

Dependeco kiun la liberala kaj konservativa ĉefministro pli kaj pli maltoleras, en momento kiam la aŭstraliaj impostpagantoj faras gravajn strebojn por konservi en ekvilibro la Ŝtatan buĝeton.

Pridemandita en loka radiokanalo, Tony Abbott subtenis la proponon nuligi pli ol cent aborigenajn vilaĝojn en la Ŝtato de Okcidenta Aŭstralio se la bazaj servoj ne povas esti garantiataj sen elspezoj kiun li juĝas ekscesaj. La impostpagantoj, li pledis, pagas siajn impostojn « por provizi decajn servojn », kondiĉe ke ankaŭ ilia oferto estu « deca ».

Ne « elekto de vivo » sed « vivkutimo »

La esprimo « elekto de vivo » uzita de la ĉefministro provokis riproĉojn de la aborigena komunumo. La aborigena gvidanto Noel Pearson kvalifikis la dirojn kiel « hontindajn » kaj « malrespektajn ». Tony Abbott tamen promesis fine de decembro ege klopodi por agnosko de la komunumo en la Konstitucio.

En diskuta artikolo, aŭstralia universitatano substrekis ke temas ne pri « elekto de vivo sed pri vivkutimo » por la Aborigenoj, kaj ke la diroj de la ĉefministro estas « profunde ofendaj ».

Eĉ la ĉefa konsilisto pri indiĝenaj aferoj de Tony Abbott, Warren Mundine, sin deklaris konsternita : « Tiuj homoj vivas sur siaj originaj teroj. Temas pri ilia vivo, ilia esenco, ilia kulturo ! » li memorigis. Fronte al la polemiko, la ministro pri indiĝenaj aferoj, Nigel Scullion, estis devigita agnoski ke la deklaroj de Tony Abbott estas « eraro ».

La opozicio rapide postulis ekskuzojn de la ĉefministro, kiel la ekologiista senatorino Rachel Siewert, kiu kvalifikis la dirojn kiel « nekredeble rasismajn, kaj tute ekster-realecajn ».

http://www.lemonde.fr/asie-pacifique/article/2015/03/11/le-premier-ministre-australien-ne-veut-plus-payer-les-choix-de-vie-des-aborigenes_4591078_3216.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }