23/02/2015
La sektoro de nafto-rafinado en Usono spertas de la 1a de februaro strikon kiu tuŝas 20% el la nacia kapableco de produktado. Nun 6.500 sindikataj dungitoj ĉesigis la laboron en 15 produktejoj, inter kiuj 12 rafinejoj.
La striko estis organizita de la sindikato United Steelworkers (USW) kiu intertraktadas kun Shell Oil, filio de la giganto Royal Dutch Shell. La strikantoj postulas salajrajn altigojn kaj pli sekurajn laborkondiĉojn sed laŭ Shell, USW fakte deziras anstataŭigon de la nesindikataj laboristoj per membroj de la sindikatoj.
Vendredon, ambaŭ partoj estis proksime de akordo, sed la intertraktadoj ne sukcesis. Sabaton, la dungitoj de tri pliaj rafinejoj kaj kemia uzino kunigis la movadon. Tio tuŝos interalie la rafinejon Motiva de Port Arthur en Teksaso, kies kapableco atingas pli ol 600.000 bareletojn tage. La strikantaj uzinoj plu funkcias per administrantoj kaj inĝenieroj.
Ambaŭ partoj persistas en siaj opinioj : la sindikato postulas kolektivan konvencion laŭ tri jaroj por la 30.000 salajruloj el la 65 usonaj rafinejoj. Sed pro malaltiĝo de la petrolprezoj, la estraro ne inklinas al kompromiso.