13/02/2015
Asocio aktivadas, por ke monumentoj estu dediĉitaj al ili en la lando.
Asocio pri defendo de la rajtoj de Afrik-usonanoj ĵus publikigis raporton kiu mencias ke la nombro de viktimoj de linĉadoj en Usono estas pli alta ol tio, kion opiniis la historiistoj. La esploristoj de l'Equal Justice Initiative censis 3.959 afrik-usonanojn linĉitaj en 12 sudaj ŝtatoj de 1877 ĝis 1950, t.e 700 pliaj mortintoj ol la nombro kutime menciita.
Kelkaj el tiuj nigraj viktimoj estis enkarcerigitaj atente de sia proceso, kaj la koleraj homamasoj invadis la malliberejon (kun kompliceco de la aŭtoritatoj) por pendumi ilin. Estas multaj kazoj de homoj bruligitaj kaj dismembrigitaj. Multaj estis mortigitaj ĉar ili ne respektis rasan hierarkion validan ĉi-epoke : porti armean uniformon aŭ puŝeti blankan virinon sur la strato sufiĉis por kaŭzi mortigan frenezon de la loĝantaro. Dum tiu periodo, neniu blankulo estis kondamnita pro tiuj teruraj murdoj, kaj poŝtkartoj kun foto de la kadavroj estis venditaj kiel memoraĵoj post la ekzekutoj.
La asocio eksplikas en sia gazetkomunikaĵo :
« La raporto deziras establi ke la linĉado de la afrik-usonanoj estis terorismo, kaj ke tiuj perfortoj kiuj havis la subtenon de plimulto estis uzitaj por trudi submetiĝon kaj rasan segregacion. »
La aŭtoroj precizigas ke en ĉiuj Ŝtatoj kiujn ili vizitis, de Arkansaso ĝis Suda Karolino, preskaŭ neniu klopodo estas plenumita por ke la loĝantoj estu instruitaj pri tiu historio. Dum multaj Sudaj urboj abundas je statuoj celebrantaj generalojn kaj politikulojn por-sklavecaj kaj por-segregaciaj, la monumentoj aŭ afiŝtabuloj elvokantaj linĉadojn maloftas.
Bryan Stevenson, fondisto de l'Equal Justice Initiative, eksplikas al la ĵurnalo Guardian :
« Ni deziras ŝanĝi la pejzaĝon de la lando tiamaniere ke la homoj kiuj vizitas aŭ vivas en tiuj urboj estu konsciaj pri tiu historio. »
Akceptigi tiun specon de monumentoj estas malfacila tasko. En 2013, la organizaĵo de Stevenson sukcesis instaligi platojn por indiki la lokon de la sklava bazaro de Montgomery en Alabamo, sed la lokaj aŭtoritatoj estis hezitemaj. La ĵurnalo New York Times memorigas ke en la urbo Newman en Georgio, la provo lokigi memoraĵon pri linĉado malsukcesis fronte al rifuzo de la lokaj aŭtoritatoj.
La plej granda monumento memore al viktimoj de pendumado estas nun en Duluth en Minesoto - Norda ŝtato (foto), kie en 1920, tri nigruloj estis false akuzitaj pri ŝtelo kaj pendumitaj. En 2003, tri statuoj kaj steleoj estis starigitaj apud la strato kie ili estis pendumitaj.
http://www.slate.fr/story/97845/victimes-lynchage
https://www.youtube.com/watch?v=h4ZyuULy9zs
« Strange Fruit » interpretita de Billie Holiday. Tiu poemo de Abel Meeropol estas akuzoj kontraŭ linĉado de nigruloj.