Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 février 2015 7 01 /02 /février /2015 15:22
Ukrainio : La ministoj protestas kontraŭ detruado de la karba sektoro

01/02/2015

1.500 ministoj membroj de sindikatoj de karbindustrio aniĝintaj al IndustriALL en tuta Ukrainio lanĉis protestan agadon formante ĉi 28-an de januaro strikpostenon antaŭ la konstruaĵo en kiu loĝas la ministeriaj kabinetoj en la ĉefurbo Kievo.

La laboristoj postulas de la registaro ke ĝi reviziu la Ŝtatan buĝeton por 2015 por inkluzivi la monon necesan al la pago de la nepagitaj salajroj, al savado de minejaj aktivaĵoj, plibonigo de sano kaj sekureco, kaj restarigo de la socialaj garantioj favore al la laborantaj kaj emeritaj dungitoj.

Socialaj avantaĝoj kiel prefera impostsistemo por la ministoj, kaj senpagaj bruligaĵoj jam estis nuligitaj, kaj la imposta sojlo estis malaltigita. Kelkaj laboristoj ne ricevis siajn salajrojn de post aŭgusto 2014. La nepagitaj salajroj atingas nun 38 milionojn da dolaroj kaj senĉese plialtiĝas.

Samtempe, la ŝtata buĝeto enhavas konton por la fermado de la karbominejo. La registara decido rezigni pri sia financa subteno estigos amasajn maldungojn en la sektoro. Pli ol 50.000 laboristoj perdos sian postenon kaj ĝis 150.000 personoj, enkalkulante la familiojn de la koncernataj laboristoj, troviĝos sen iu ajn mongajnoj. La urboj kaj vilaĝoj kie nur la karbominejoj ofertas laborpostenojn estas kondamnitaj al malprogreso.

Jyrki Raina, ĝenerala sekretario de IndustriALL urĝe alvokis la Ĉefministron de la lando revizii la buĝeton de Ukrainio por 2015 en la celo adapti ĝin al la postuloj de la ministoj.

https://www.youtube.com/watch?v=HhYXx5RDEOE

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }