25/02/2015
Internacia Amnestio opinias, merkredon, ke la respondo de la internacia komunumo al tiuj perfortoj estas « skandala kaj neefika »
La nombro de rifuĝintoj en la mondo verŝajne estas la plej alta « de post la dua mondmilito ». En ties jara raporto, publikigita merkredon 25an de februaro, Internacia Amnestio priskribas « katastrofan » bilancon de la jaro 2014 por la civilaj viktimoj de konfliktoj, kvalifikante kiel « skandala kaj neefika » la respondon de la internacia komunumo al tiuj perfortoj.
Militkrimoj, teruraĵoj, malliberuloj pro opinio…
Dum tiu jaro « escepte » plena je konfliktoj (Sirio, Ukrainio, Gazao, Niĝerio…), « milionoj da civiluloj » estis mortigitaj kaj « 15 milionoj » da personoj estis delokitaj, emfazas Salil Shetty, ĝenerala sekretario de la organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj.
« La mondaj ĉefoj bedaŭrindege malsukcesis protekti la plej malfortajn personojn » - Salil Shetty Internacia Amnestio
Internacia Amnestio denuncas, interalie, militkrimojn kaj aliajn malrespektojn de la « militaj leĝoj » en 18 landoj, teruraĵojn plenumitajn fare de armitaj grupoj en almenaŭ 35 aliaj, aŭ detenojn de « malliberuloj pro opinio » fare de 62 registaroj. La NRO ankaŭ maltrankviliĝas pri la 4 milionoj da personoj kiuj fuĝis la konflikton en Sirio aŭ la 3.400 mortintoj dronintaj en Mediteraneo provante atingi Eŭropon.
Malsukceso de la Unuiĝintaj Nacioj
La organizaĵo vigle substrekas interalie neagadon de la Konsilio pri sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, « kreita por protekti la civilulojn kaj certigi pacon kaj sekurecon » kaj kiu « bedaŭrindege malsukcesis » en ties misio. Amnestio juĝas ke la kvin konstantaj membroj (Usono, Britio, Francio, Ĉinio, Rusio) « daŭre trouzadis sian povon kaj privilegiojn koncerne sian vetorajton por defendi ties proprajn interesojn (…) malfavore al la protektado de la civiluloj ».
Krom tiu alarma konstato, Internacia Amnestio ne montriĝas optimisma pri la estonteco. Laŭ la NRO, la perspektivoj pri homaj rajtoj ne estas pli ĝojigaj por la jaro 2015 : ĝi konjektas ke pli kaj pli da civiluloj estos truditaj vivadi sub kontrolo de perfortaj armitaj grupoj, kaj antaŭvidas pligravigon de la humanitara krizo de la rifuĝintoj.