12/02/2015
Dum la Sankt-Valentena tago, multaj konsumantoj ĉirkaŭ la mondo donacas juvelon al siaj partneroj por atesti pri sia amo.
Signet, unu el la plej grandaj podetalaj juvelkomercistoj (posedanto de la markoj Kay, Jared, Zales, H. Samuel, kaj Ernest Jones) aĉetas sian krudmaterialon al la multnacia minkompanio, Rio Tinto, konata pro siaj malobservadoj pri homaj kaj mediaj rajtoj. Ne makulu viajn sentimentojn per malpuraj oro kaj juvelŝtonoj !
Instigu Signet akordigi agojn kun paroladoj pri la temo de socia respondeco emfazante ke Rio Tinto devas ŝanĝi sian sintenon respektante la rajtojn de la laboristoj, de la indiĝenaj popoloj kaj medion.
Retmesaĝo :
Dum la Sankt-Valentena tago, mia amatul(in)o meritas plejbonaĵon, sed Signet aĉetas oron kaj juvelŝtonojn al Rio Tinto, kies minaj operacioj malobservadas la laboristajn rajtojn, poluadas medion kaj alportas damaĝon al la indiĝenaj komunumoj. Via entrepreno engaĝiĝis plenumi respondecan provizadon, publike partoprenante al kampanjoj kiel tiu de « No Dirty Gold » (Ne malpura oro) titolita « Oraj reguloj por respondeca minindustrio ».
Malgraŭ via aniĝo al la Konsilio por respondeca juvelkomerco, tio ĉi ŝajne estas nur verdiga merkatika procedo kiu ekskluzivas komunumojn kaj laboristojn, kiuj estas viktimoj de la praktikoj de Rio Tinto.
En tiu tago de Sankt-Valenteno, dum homoj aĉetas juvelojn Signet por elmontri sian korinklinon, bonvolu respekti viajn engaĝiĝojn postulante de via provizanto, Rio Tinto, ke ĝi purigu siajn aktivaĵojn.
Kampanjo en Esperanto:
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2657