24/02/2015
Preskaŭ 4.000 siriaj rifuĝintoj revenis en Kobanê post la venko de la kurdaj fortoj kontraŭ la ĝihadistoj de la grupo Islama Ŝtato (IŜ) post kvarmonata batalo, anoncis lundon turka respondeculo.
« Turkio registras enirojn kaj elirojn. Kaj la lastaj ciferoj montras ke ĉirkaŭ 4.000 personoj revenis en Sirion », deklaris porparolanto de la turka agentejo taskita pri administrado de katastrofoj, Afad. Kurda respondeculo avertis ke tiuj amasaj revenoj ne estas sen risko, ĉar la urbo estas punktita per ne eksploditaj pafaĵoj kiuj jam kaŭzis morton de 15 personoj kaj okazigis multajn vunditojn. « Ili ne estas en sekureco. Sed ili estas senpaciencaj reveni », eksplikis Idriss Nasan kiu petis internacian subtenon por plenumi senminigon de la urbo.
Preskaŭ 200.000 siriaj kurdoj, tio estas preskaŭ la tuta loĝantaro, fuĝis la urbon ekde la komenco de la ofensivo de IŜ kontraŭ Kobanê, rifuĝinte en Turkion.
Apogitaj de la aerbombadoj de la koalicio kondukita de Usono, la Peŝmergoj forpeladis fine de januaro la islamajn batalantojn kaj reakiris hodiaŭ ruinan urbon.
http://www.lorientlejour.com/article/912604/des-milliers-de-syriens-regagnent-kobane.html