Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 février 2015 6 28 /02 /février /2015 15:06
Gazao ne estos rekonstruita antaŭ la jaro 2115

28/02/2015

Foto : MOHAMMED ABED – BELGAIMAGE

La internacia humanitara organizaĵo Oxfam indikis vendredon ke sen forlaso aŭ ŝanĝo en la kondiĉoj de blokado trudita de Israelo kontraŭ Gaza sektoro « de preskaŭ 8 jaroj », la rekonstruado de nemalhaveblaj loĝejoj, lernejoj kaj sanstrukturoj sur la palestina teritorio ne finiĝos antaŭ la jaro 2115. Oxfam baziĝas por tiu « taksado » sur konstato : la transportoj de konstrumaterialoj kiuj povis eniri en la teritorion duone malaltiĝis pasintmonate, ĝi observis.

« Post ripetitaj konfliktoj kaj jaroj da blokado, pli ol 800.000 kamionoj ŝarĝitaj de konstrumaterialoj estus bezonataj por konstruadi la loĝejojn, la lernejojn, la sanstrukturojn kaj aliajn infrastrukturojn pri kiuj nepre bezonas la Gazaanoj. Tamen, en januaro, nur 579 kamionoj da materialoj eniris en Gazaon – eĉ malpli ol la pasintmonataj 795 » indikas Oxfam. Samkadence, la procezo de rekonstruado riskas daŭri pli ol 100 jarojn, avertas la organizaĵo.

Fino de blokado : sola daŭripova solvo

« Ĉirkaŭ 100.000 personoj, kies pli ol duono estas infanoj, plu vivas en rifuĝejoj kaj provizoraj loĝejoj aŭ rifuĝis ĉe familianoj, post la detruado de iliaj loĝejoj. Dekoj da miloj da aliaj familioj vivas siaflanke en loĝejoj ege damaĝitaj », konstatas Oxfam, kiu opinias ke fino de blokado estas la sola daŭripova solvo.

Tiu ĉi havas konsekvencojn ne nur pri eniro de materialoj en la teritorion, sed havas ankaŭ katastrofajn konsekvencojn pri ekonomio kaj eksportadoj, pro limigo de fiŝkaptaj areoj aŭ reduktata aliro al la plej fekundaj teroj por la gazaaj terkultivistoj, memorigas la organizaĵo.

Dum la bombadoj plenumitaj pasintan someron de la israela armeo sur Gazaon, preskaŭ 2.200 Palestinanoj estis mortigitaj kaj pli ol 10.000 aliaj estis vunditaj.

http://www.rtbf.be/info/economie/detail_blocus-israelien-gaza-ne-pourra-etre-reconstruite-avant-2115-selon-oxfam?id=8918178

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }