/image%2F0553642%2F20150227%2Fob_91a608_jeb-sano.jpg)
27/02/2015
Foto : en decembro 2014, la malfermo de la Pintkunveno por klimato en Limao (COP20) estis markita de eksigo de Yeb Sano. Tiu filipana traktanto emociis la mondon admonante la plej riĉajn landojn agadi. Li tiam komencis fasti por klimata justeco.
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/12/peruo-limao-manifestacias-por-nia-planedo.html
En la dua tago de lia vizito en Filipinoj, la franca prezidento iris en la urbon Guiuan, draste tuŝata de la mortiga tajfuno Haiyan, en 2013. Du jarojn post la katastrofo, la municipo renormaliĝis, inter restatiĝemo kaj malbonaj memoraĵoj.
Guiuan estas urbo situanta ĉe la pinto de la insulo Samar, oriente de Filipinoj. Ĝi estas tute kovrita per palmoj kaj sub prema varmo.
Ĉirkaŭ 50.000 personoj vivas tie, ĉefe fiŝkaptistoj. Inter ili, 14.000 personoj plu loĝas en provizoraj hejmoj. NRO plu estas surloke.
Fine de 2013, Guiuan estis la unua loko de Filipinoj tuŝita de la tajfuno Haiyan, kun amplekso neniam antaŭe vidita, kun venta rapideco po 300 kilometrojn hore, kiu estigis morton de 7.000 personoj, dekojn da miloj da vunditoj kaj imponan detruadon en la tuta lando.
De post la katastrofo, la filipinanoj multe lernis, kaj multe rekonstruadis. Elektro funkcias denove, preskaŭ ĉiuj lernejoj estis restarigitaj kaj la fiŝkapta sektoro plu aktivas. Estas ankaŭ nova preĝejo, ĉeanta la malnovan. Rezulto : maldekstre, ruinaĵoj de mirindega ekzemplo de la romana-filipina arto (la konstruaĵo estis enlistigonta ĉe Unesco kiam la tajfuno Haiyan frapis) ; dekstre, tute nova konstruaĵo, ja en cemento, sed kolora.
Pri ilia rezistokapablo, ilia restatiĝemo, la filipinanoj fieras, malgraŭ la traŭmoj lasitaj post la katastrofo. Kelkaj loĝantoj plu parolas pri la afero kun plorĝemoj en la voĉo. Sed la progresoj ekzistas, impresaj, ĉefe en la urbo kion oni kromnomis « ground zero » post la trapasado de la tajfuno, reference kun la atencoj de 11a septembro en Novjorko.
Tiuj progresoj, la franca prezidento François Hollande venis ilin celebri en lerneja korto plenplena de plenkreskuloj kaj infanoj, sub prema varmo, kun bluaj, blankaj, ruĝaj flagoj enmane. La prezidento de la franca respubliko ankaŭ venis ĉefe kun celo : la COP21, klimatkonferenco en decembro en Parizo. Krom helpo kaj subteno, kio necesas hodiaŭ, diris la prezidento, estas « ŝanĝi la regulojn ».
http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20150227-philippines-guiuan-deux-ans-apres/