/image%2F0553642%2F20150226%2Fob_9538c1_skistogaso.jpg)
26/02/2015
« Haltigu la tujan ekspluatadon de skistogaso », legeblas en la stratoj de Alĝero la 24an de februaro. Sed ankaŭ en aliaj grandaj urboj – kiel Orano, Tamanrasset, Boumerdès, Batna kaj Bouira. « Honto ! Honto ! La registaro vendis Saharon kontraŭ kelkaj dolaroj ! » Tiu nacia mobilizado kontraŭ skistogaso koincidas kun la 44a datreveno de la ŝtatigo de hidrokarbidoj en Alĝerio.
La iniciativo, organizita de pluraj opoziciaj organizaĵoj, estis lanĉita pro solidareco kun la loĝantoj de la saharaj provincoj kiuj kontraŭstaras esploradon kaj ekspluatadon de skistogaso.
En In Salah, plej proksima urbo de la borejoj, pacaj manifestacioj kaj blokadoj de vojoj daŭre okazas de du monatoj postulante haltigon de esploroj.
La civitana opozicia movado emfazas aparte la riskojn de poluado de akvo kaj aero ligita al uzado de hidraŭlika fendado.
Pasintsemajne, la civila socio de In Salah deponis ĉe la prezidentejo, en Alĝero, peton de moratorio. La kolektivo substrekas ke « la loĝantoj de Sudo kiuj, pasintece, suferis pri nukleaj provoj kaj kemiaj armiloj, estas traŭmatizitaj ». Kaj ĝi precizigas ke « la energia estonteco de Alĝerio ne estas en skistoj sed en plibonigo de konvenciaj resursoj, disvolviĝo de renovigeblaj energioj, kaj energiaj ŝparadoj ».
Sed la registaro ne intencas cedi al la premo. En mesaĝo legita la 24an de februaro en la nomo de konsilisto en Orano, la prezidento Abdelaziz Bouteflika deklaris ke « necesas fruktigi kaj eltiri profiton » de ĉiuj hidrokarbidoj inter kiuj skistogaso. La mobilizadoj aliparte okazigis arestadojn fare de la polico, daŭre ĉeestanta. Du dek personoj estis arestitaj en Alĝero kie la manifestacioj estas malpermesataj de 2001. La ĵurnalo El Watan nombras dek kvin arestadojn en Boumerdès.
Ĉu la subpremo venkos tiun novtipan ekologian mobilizadon en Alĝerio ? Laŭ Hocine Malti, eks-kadro de Sonatrach, « la civitanoj de In Salah estas decidemaj batali ĝisfine. »
Kelkaj eĉ komencas antaŭvidi grandan marŝadon kiu deiros de la sudaj urboj por atingi Alĝeron.
http://www.bastamag.net/Algerie-l-opposition-au-gaz-de-schiste-ne-faiblit-pas-malgre-la-repression