11/02/2015
Foto : La franca prezidento François Hollande, la Sultano Bin Tahnoon Al Nahyan, Jean Nouvel kaj Aurélie Filippetti antaŭ la maketo de la nova muzeo Louvre de Abu-Dabio en aprilo 2014. La realo estas pli malĝoja laŭ novjorka NRO, kiu elvokas laboristojn malbone loĝatajn, sen salajroj, kaj sen pasportoj. Bildo : Reuters
La konstruado de la muzeo Louvre, de la New York-universitato (NYU), de la muzeo Guggenheim en la Emirato Abu-Dabio ne estas sen konsekvenco por la dungitoj, alarmas NRO.
La NRO Human Rights Watch (HRW) maltrankviliĝis mardon 10an de februaro pri daŭrigo de kelkaj troigoj kies viktimoj, laŭ ĝi, estas la fremdaj laboristoj en la konstruejoj de la muzeoj Louvre kaj Guggenheim kaj la universitata areo de la New York University (NYU) en Abu-Dabio.
En nova etapa raporto pri la grandaj projektoj de nuntempaj konstruadoj sur la insulo Saadijat, HRW denuncis la praktikojn de « kelkaj » dungintoj kiuj « plu detenas la salajrojn kaj avantaĝojn de la migrantoj, ne repagas la dungajn kostojn, konfiskas iliajn pasportojn kaj provizas malbonkvalitajn loĝejojn ».
Strikrajto ne respektata
La organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj, kies sidejo estas en Novjorko, zorgis ankaŭ pri la konsekvencoj de striko « kiu finiĝis per arbitra maldungo de pluraj centoj da strikantaj laboristoj ».
La muzeoj Louvre kaj Guggenheim, kaj la NYU « devus ligi la daŭrigon de ties engaĝiĝo en la projekto de la insulo Saadijat, al pli serioza prigardado rilate al protektado de la laboristoj, kaj kompenso por tiuj, kiuj estis viktimoj de ekscesoj », asertis HRW.
Substrekante ke tiuj ekscesoj koncernas nur « etan procenton » el la miloj da migrantoj sur la konstruejo de Saadijat, la NRO petis de la koncernataj institucioj memorigi al la centraj aŭtoritatoj ke la novaj leĝoj kaj kondutkodo ekzistas por esti aplikataj.
http://www.tdg.ch/monde/moyen-orient/ouvriers-maltraites-sites-louvre-guggenheim/story/17509480