Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 janvier 2015 4 15 /01 /janvier /2015 15:49

15/01/2015

Ukrainio funebras ĉi-tage post la decido de la prezidento Petro Poroŝenko pro la morto de 12 civiluloj mardon post raketpafado kontraŭ aŭtobuso proksime de Donecko. La revigliĝo de bataloj oriente de la lando kulminis merkredon kun la senprecedencaj bombadoj de post la – tute relativa - batalhaltiga deklaracio de la 9a de decembro. La misio pri observado de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) menciis sian maltrankviliĝon, kaj la ukrainia prezidento anoncis mobilizadon de 50 000 pliaj soldatoj.

La perfortoj vigliĝas kaj la diplomatio stagnas. Lundon, la ĉefoj de la ukrainia, rusa, germana kaj franca diplomatio, kunveninta en Berlino, ne sukcesis akordiĝi pri pintkunvena dato por Ukrainio, kiu devis okazi en Kazaĥio.

Mardon, la atako de aŭtobuso de civiluloj en Volnovaha, ĉe pasejo de la ukrainia armeo, kreis ŝokon en la lando. Temas pri la plej mortiga atako de antaŭ kvar monatoj.

La observantoj de OSKE iris surloken rapide. La organizaĵo maltrankviliĝas pro perforta revigliĝo, kiel eksplikas unu el la porparolantoj oriente de Ukrainio Laurence Couture-Gagnon : « Komuna enketo estos plenumita de la lokaj aŭtoritatoj. Poste, ni certe plu observos la surlokan situacion. Ni provas kolekti la faktojn. Ni prigardas la kontrolpostenojn. La situacio estas pli kaj pli malstabila. De kelkaj tagoj, ni estas ege maltrankvilaj pri la situacio kaj la perforta kreskado. »

Maltranviliĝon spertas antaŭ ĉio la loĝantaro. Okcidente de la lando, slogano floradas en Interreto, « Mi estas Volnovaha », kaj kampanjo estis lanĉita por paca marŝado en la ĉefurbo.

Laŭ la informagentejo Interfax, la ĉefo de la ukrainia diplomatio ŝajne anoncis baldaŭan kunsidon de la kontakta grupo pri Ukrainio, sola organo al kiu partoprenas batalantoj kaj ukrainiaj fortoj.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }