Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 janvier 2015 7 11 /01 /janvier /2015 13:53

11/01/2015

Inter la internaciaj politikaj famuloj kiuj ĉeestos ĉi-dimanĉon en Parizo por la marŝado organizita omaĝe al la viktimoj de la atencoj de la 7a kaj 9a januaro 2015, partoprenos la Jordania reĝo Abdallah II kaj ties edzino la reĝino Rania, la germana kancelierino Angela Merkel, la brita ĉefministro David Cameron, la itala ĉefkonsiliisto Matteo Renzi, la hispana registara ĉefo Mariano Rajoy, la prezidento de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, la prezidento de la Eŭropa Parlamento Martin Schulz, la prezidento de la Eŭropa konsilio Donald Tusk, la registaraj ĉefoj dana (Helle Thorning-Schmidt), belga (Charles Michel), nederlanda (Mark Rutt), greka (Antonis Samaras), portugala (Pedro Passos Coelho), ĉeĥa (Bohuslav Sobotka), hungara (Viktor Orban), latvia (Laimdota Straujuma), bulgara (Boïko Borisov), kroatia (Zoran Milanovic), la rumana prezidento Klaus Iohannis, la ukrainia prezidento Petro Porochenko, la turka ĉefministro Ahmet Davutoglu, la rusa ministro pri fremdaj aferoj Sergueï Lavrov, la prezidentino de la Svisa konfederacio Simonetta Sommaruga, la albana ĉefministro Edi Rama, la bosnia ministro pri fremdaj aferoj Zlatko Lagumdzija, la kosova ministro Atifete Jahjaga, la prezidento de la serba parlamento Maja Gojkovic, la israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, la prezidentoj malia (Ibrahim Boubacar Keïta), gabona (Ali Bongo), niĝeria (Mahamadou Issoufou), benina (Thomas Boni Yayi), la tuniza ĉefministro (Mehdi Jomaa), la ministro pri fremdaj aferoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (cheikh Abdallah ben Zayed Al-Nahyane), la Usona ministro pri Justico Eric Holder, la kanada ministro pri publika sekureco Steven Blaney, la ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg… La franca prezidento Hollande kaj la registaro Valls, tute senkreditigita ĉe la loĝantaro pro katastrofa socia stato, provas tiamaniere rebriligi sian bildon. Sed ne nur. Pretekste de nacia unuiĝo, ili esperas duobligi sian ofensivon kontraŭ la laboristoj kaj plifortigi sian imperiisman politikon (en Irako, Malio kaj aliloke). La amplekso de la politika reutiligo estas senprecedenca kaj kreas embarason en parto de tiuj, kiuj ĝis nun, manifestis sian afliktiĝon kaj koleron je spontanea maniero. Pri tiu temo, la 10an de januaro en nederlanda ĵurnalo, Willem – unu el la desegnistoj de Charlie Hebdo – deklaris ke li « vomas sur tiuj, kiuj subite, sin deklaras kiel niaj amikoj », tamen aldonante ke « se la homoj manifestacias por defendi liberan vorton, estas kompreneble bona afero ». http://www.cnt-f.org/59-62/2015/01/vers-un-rassemblement-condamnant-a-la-fois-les-attentats-et-le-jeu-du-gouvernement/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }