20/01/2015
Laŭ la NRO Oxfam, la parto de la tutmonda havaĵo posedata de 1% el la plej riĉaj kreskis de 44% en 2009 al 48% en 2014, kaj superos 50% en 2016…
Foto : manifestaciantino portas afiŝtabulon - Jacquelyn Martin/AP/SIPA
La neegaleco daŭre kreskas. La sumigita havaĵo de 1% el la plej riĉaj en la tutmondo superos en 2016 tiun de la restantaj 99%, asertas Oxfam antaŭ la baldaŭa tutmonda socia forumo en Davos (Svislando). Ĝi petas « redifini la regulojn » por korekti tiun « vertiĝan » neegalecon.
Sin apogante sur studaĵo, la neregistara organizaĵo ekscias ke « la parto de la tutmonda heredaĵo posedata de 1% el la plej riĉaj kreskis de 44% en 2009 al 48% en 2014, kaj superos 50% en 2016 ».
« En 2014, ĉiu plenkreskulo de tiu internacia elito posedis po averaĝe 2,7 milionojn da dolaroj. 20% al plej riĉaj loĝantoj posedas 46% el la tutmonda havaĵo dum 80% el la tutmonda loĝantaro sin dividas nur la restantajn 5,5% », precizigas Oxfam.
« Obstaklo al pli justa kaj prospera mondo »
La organizaĵo, kies ĝenerala direktorino Winnie Byanyima kun-prezidos la forumon de Davos, postulis « organizadon ĉi-jare de tutmonda pintkunveno pri impostsistemo por redifini la internaciajn regulojn pri impostoj ».
« La amplekso de la tutmonda neegaleco estas tutsimple vertiĝa », laŭ Winnie Byanyima. « La fosaĵo inter la grandaj riĉaĵoj kaj la cetero de la loĝantaro rapide profundiĝas », ŝi diras. Ŝi petis de la internaciaj estroj ke ili vigle atentu pri « la specifaj interesoj de la plej riĉaj kiuj starigas obstaklon por pli justa kaj prospera mondo ».
Oxfam admonis la Ŝtatojn adopti planon por batali kontraŭ neegaleco, kontraŭstarante impostevitadon, promociante senpagecon de la publikaj transportoj, pli submetante al imposto la kapitalon kaj malpli la laboron, starigante minimumajn salajrojn aŭ socialan protektadon por la plej malriĉaj.