12/01/2015
La malsanulejo de la universitato en Istanbulo maldungis 98 laboristojn, pro ilia aniĝo al la Progresema Unuiĝo de la laboristoj de sansektoro la 6an de decembro 2014. La laboristoj aniĝis al la sindikato en la celo plibonigi siajn laborkondiĉojn en la malsanulejo. Ili postulis pli altajn salajrojn, promesitajn de pluraj jaroj, kaj redukton de labortempo. Pluraj el la maldungitaj laboristoj laboras tie de antaŭ pli ol 10 jaroj kaj ricevis plurajn rekompencojn. Inter ili, estas handikapitaj laboristoj kaj paroj. Tiu situacio lasas familiojn sen mongajno.
Retmesaĝo :
Mi eksciis ke vi maldungis 98 laboristojn ĉar ili aniĝis al sindikato en la malsanulejo de la Universitato Maltepe, la 6an de decembro 2014. La laboristoj aniĝintaj al la sindikato celis plibonigi siajn laborkondiĉojn, kiuj difektiĝis. Ili postulis pli altajn salajrojn kaj malpli da laborhoroj. Pluraj el la dungitaj laboristoj laboris en la malsanulejo de antaŭ pli ol 10 jaroj kaj ricevis rekompencojn. Inter ili, estas handikapitaj laboristoj kaj paroj. Tiu situacio lasas familiojn sen mongajno.
Mi komprenis ke vi intencas dungi sendependajn entreprenistojn por anstataŭi la maldungitajn laboristojn. La maltaŭga traktado de la laboristoj makulos la reputacion de la malsanulejo kaj de la universitato.
La maldungo de laboristoj pro ilia aniĝo al sindikatoj estas malobservado de la turkaj, eŭropaj kaj internaciaj devigoj de Turkio.
Ankaŭ anstataŭigi ilin per sendependaj entreprenistoj estas malobservado de la normoj de Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL). Mi petas de vi ke vi redungu la laboristojn kun konstantaj statusoj en la malsanulejo. Mi ankaŭ petas ke vi komencu intertraktadojn kun la sindikatoj kiel eble plej rapide.
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2630
Partnerece kun DISK, konfederacio de progesemaj sindikatoj de Turkio