Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 janvier 2015 5 30 /01 /janvier /2015 17:02
Sauda arabio : skurĝado de Raif Badawi denove prokrastita

30/01/2015

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/01/sauda-arabio-la-blogisto-raef-badawi-publike-skurgita.html

Foto : Ensla af Haidar (maldekstre), la 13-an de januaro en Montrealo, dum subtena manifestacio al sia edzo Raif Badawi.

Hodiaŭ, unu plian fojon, la skurĝado de Raif Badawi estis prokrastita. 1 miliono da personoj jam subskribis la peticion de Internacia Amnestio en la tuta mondo. Konscia pri la kriza situacio de Raif kaj de la homaj rajtoj en tiu lando, urĝas mobiliziĝi.

ESPRIMLIBERECO EN SAUDA ARABIO

Raif Badawi ne estas ununura kazo en Sauda Arabio. Esprimlibereco estis pli kaj pli draste subpremita sub la regno de reĝo Abdallah. Ĉiuj famaj defendantoj de homrajtoj de la lando estis jen malliberigitaj, jen silentigitaj, jen truditaj al fuĝo eksterlanden.

Pluraj centoj inter ili estis malliberigitaj pro « krimoj » kiel uzado de sociaj retoj en la celo pridiskuti problemojn de homaj rajtoj, aŭ pro « majestaj krimoj »

LA ADVOKATO DE RAIF BADAWI KONDAMNITA ĈAR IL DEFENDIS ESPRIMLIBERECON

La plej freŝdata ekzemplo estas la advokato de Raif Badawi, la eminenta defendanto de homaj rajtoj Waleed Abu al Khair. Li estas fama advokato specialigita pri homaj rajtoj kaj prezidas la sendependan organizaĵon pri defendo de fundamentaj liberecoj kreita en 2008. li defendis multajn personojn, viktimojn de malobservado de homaj rajtoj.

La 12-an de januaro, la kondamno de Waleed Abu al Khair estis konfirmita en apelacio. Unue kondamnita al 15 jaroj da malliberejo, li devis efektivigi nur 10. Tamen, la juĝisto ordonis lundon ke li efektivigos la tutan punperiodon ĉar li rifuzis pardonpeti pri la faktoj kiujn oni riproĉas al li. La speciala puntribunalo kulpigis lin pri diversaj kialoj, nome « mallojaleco al la reĝo », « atenco kontraŭ la jura potenco » kaj « kreado de nepermesita organizaĵo ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }