Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 janvier 2015 6 10 /01 /janvier /2015 22:04
Sauda Arabio : la blogisto Raef Badawi publike skurĝita

10/01/2015

En Sauda Arabio, la sauda blogisto Raif Badawi estis publike skurĝita ĉi-vendredon 9an de januaro, post la semajna preĝo, proksime de moskeo en Ĝido. Kondamnita al 10 jaroj da malliberejo kaj 1.000 skruĝbatoj ĉar li pledis favore al Sankt-Valenteno kaj liberalaj aranĝoj en Sauda Arabio.

Veturigita en policaŭto, Raef Badawi estis starigita ĉi-vendredon 9an de januaro, dorso al la homamaso, proksime de la moskeo al-Jafali en Ĝido. Funkciulo legis la sentencon de la tribunalo. La homamaso estis silenta. La blogisto ricevis 50 skurĝbatojn.

Raef Badawi, blogisto, estas laŭreato de la premio Raportistoj sen landlimoj (RSF) 2014. Li gvidas la Liberalan retpaĝon Saudi Network. Ĵaŭdon, Usono petis de Sauda Arabio ke ĝi nuligu lian kondamnon al 1.000 skurĝbatoj planitaj laŭ 20 semajnoj.

RSF kaj Internacia Amnestio, denuncas « kondamnon nehumanan, kontraŭan al la internacia juro » kaj lanĉis petskribon alvokantan la reĝon Abdallah de Arabio ke li konsentu pardonon al Raef Badawi.

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20150109-amnesty-international-arabie-saoudite-raef-badawi-jeddah-coups-fouet-public/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }