/image%2F0553642%2F20230220%2Fob_08908b_brother.jpg)
13/01/2015
De post la 11a de septembro 2001, en la nomo de « milito kontraŭ teroro », la fundamentaj liberecoj estis ege limigitaj en Usono per impona ilaro de preventaj kaj subpremaj aranĝoj.
Tuj post la atencoj kontraŭ World Trade Center, la 11an de septembro 2001, en la sudo de Manhatano, psikozo invadas Usonon. Post tiuj atencoj, ĉu aliaj atakoj okazos ? Ĉu ekzistas ĉiuflanka ofensivo ? Ĉu la malamiko jam estas en la lando ? Kiun kredi, kaj kiun prigardadi atente ?
Reage al ĉiuj ĉi angorplenaj demandoj, la Kongreso urĝe voĉdonas, sep semajnojn post la tragedio, la 26an de oktobro 2001, leĝon nomitan « USA Patriot Act » (leĝo por unuigi kaj plifortigi Usonon, provizante taŭgajn ilojn en la celo interkapti kaj haltigi terorismon), kiu skuos la rilatojn de la individuoj kun registaro kiu similas « big brother ».
En 300 paĝoj, la federalaj aŭtoritatoj heredas de senegala potenco en okcidenta demokratio, en la nomo de « milito kontraŭ teroro » iniciate de la prezidento George W. Bush: la fundamentaj liberecoj estas ege limigitaj fare de impona ilaro de preventaj kaj subpremaj aranĝoj. Praktike, FBI rajtas traserĉadi en la personaj datumoj, medicinaj slipoj, impostoj, bankaj dokumentoj, sen ia ajn pravigo.
Portempa aranĝo regule daŭrigita
NSA (agentejo pri nacia sekureco) povas spionadi ĉiun usonan civitanon sen juĝa antaŭmandato, temante ĉu pri telefonaj komunikaĵoj ĉu pri elektronikaj mesaĝoj. La polico povas surprize plenumi traserĉadon. Fine, la leĝo aprobas la pridebatitan nomon « batalanta kontraŭleĝajn malamikojn » ebligante arestadi, enŝlosi, pridemandadi la supozitajn teroristojn, kaj ratifas la kreadon de la kampo Guantanamo por enkarcerigi ilin. La fermado de la kampo, malnova promeso de Barack Obama en 2008, restas logistika koŝmaro : kien sendi la 127 malliberulojn, supozante ke kelkaj el ili povu denove batali kontraŭ Usono ?
Pli kaj pli da usonanoj postulas nun malfondadon de la plej kontraŭ-liberecaj aranĝoj de « Patriot Act »
Teorie, Patriot Act, per ties neakordigeblaj konsekvencoj kun la usona demokratia idealo, estis konsiderata kiel portempa aranĝo. Antaŭvidita por kvar jaroj, ĝi estis regule daŭrigita de la Kongreso. En 2011, Obama subskribis ĝian daŭrigon ĝis junio 2015.
La efikeco de la aranĝo estigas polemikon
La malkaŝoj en junio 2013 de la eks-analizisto de la NSA Edward Snowden pri la spionado de milionoj da usonaj civitanoj, rekta konsekvenco de « Patriot Act », estigis perfortan opozicion. Ĉar ili alte taksas la tradicion de « small government (federala registaro kun limigitaj potencoj) » kaj la netuŝeblan nocion de libereco, pli kaj pli da Usonanoj postulas nun malfondadon de la plej kontraŭ-liberecaj aranĝoj aŭ, almenaŭ reakiron de tiuj aktivaĵoj fare de la jura potenco. La industriistoj en altaj teknologioj serĉas ilojn kontraŭ la entrudiĝo de la NSA, juĝita kiel malbonaj por la negocoj.
Sed atentu, rebatas la defendantoj de Patriot Act, tiu ilaro ebligis fiaskigi multajn komplotojn kontraŭ Usono fare de « solecaj lupoj ». La statistikoj, tute ne kompletaj, ne ebligas pruvi la efikon de tiu aranĝo. En 2013, en 11.129 traserĉadaj formularoj, nur 51 koncernis teroristajn enketojn.