Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 janvier 2015 7 11 /01 /janvier /2015 17:46
Niĝeria : Boko Haram masakras 2.000 personojn

12/01/2015

Boko Haram ekzekutis preskaŭ 2.000 personojn, tiujn pasintajn tagojn. Tio konsistigas la « plej abomenan masakron » plenumitan de la takfirisma grupo, laŭ Internacia Amnestio.

Tio estas la plej abomena masakro plenumita de la takfirisma grupo Boko Haram, indikas Internacia Amnestio, precizigante ke centoj da korpoj, tro multnombraj por esti kalkulitaj, plu estas disigitaj en la Niĝeria boŝo.

Reprezentanto de la niĝeria registaro konfidis ke la bataloj fariĝas pli kaj pli perfortaj por la kontrolo de la urbo Baga, situinta laŭlonge de la landlimo kun Ĉado. Temas por la niĝeria armeo pri rekonkero de militista bazo kaptita pasintan 3an de januaro de la ribelantoj.

Laŭ loka estro, la viktimoj estas precipe virinoj, infanoj kaj maljunuloj. Kiam la takfiristoj atakis Baga-n per aŭtomataj armiloj kaj grenadoj impulsitaj de raketoj, la viktimoj ne sukcesis fuĝi.

Internacia Amnestio, en komunikaĵo, asertas ke eble la urbo estis ruinigita kaj ke ĉirkaŭ 2.000 personoj estis mortigitaj. La pasinta plej sanga masakro datiĝas de la 14a marto 2014. Ĝi okazigis ĉirkaŭ 600 mortintojn kiam la ribelantoj atakis la soldatejon Giwa, en la urbo Maiduguri

http://www.afrik.com/nigeria-boko-haram-massacre-2000-personnes

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }