Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 janvier 2015 1 05 /01 /janvier /2015 18:02

05/01/2015

Murdoj, torturoj, seksperfortoj kaj forkaptoj plenumitaj de kontraŭ Jezidoj konsistigas etnan purigadon, akuzas Internacia Amnestio.

Jezidaj junulinoj reduktitaj al stato de sekssklavoj fare de la organizaĵo Islama Ŝtato (IŜ) elektas memmortigon prefere ol suferi perfortojn, indikas Internacia Amnestio, en komunikaĵo.

La Jezidoj estas viktimoj de multaj ekscesoj de la organizaĵo IŜ, kiu konkeris ĉi-jare vastajn teritoriojn norde de Irako, inter kiuj en aŭgusto la regionon Şingal, loĝata de tiu kurdparolanta malplimulto konsiderata kiel hereza de la ekstremisma sunaisma grupo.

La murdoj, torturoj, seksperfortoj kaj forkaptoj plenumitaj de IŜ kontraŭ la Jezidoj konsistigas etnan purigadon, asertas la NRO. «Centoj, eble miloj» da virinoj estis tiel edzigitaj perforte, venditaj aŭ oferitaj de IŜ al batalantoj aŭ apogantoj. «Multaj el tiuj sekssklavoj havas infanojn, filinojn aĝajn je 14, 15 jaroj aŭ eĉ pli junaj», eksplikas Donatella Rovera, respondeculo de Internacia Amnestio, kiu interparolis kun pli ol 40 eks-kaptitoj en Irako.

Unu el ili, Jilan, 19-jaraĝa, memmortigis sin pro timo de seksperforto, laŭ atesto de sia frato akceptita de la NRO. «Iam, ili donis al ni vestojn, kiuj similas dancvestojn, ili diris al ni lavi nin antaŭ ol vestiĝi. Jilan mortigis sin en la banĉambro», rakontis junulino forkaptita kun Jilan. «Ŝi tranĉis al si manradikojn kaj pendumis sin. Ŝi estis tre bela. Laŭ mi, ŝi sciis, ke ŝi estos kunportita de viro kaj ŝi mortigis sin pro tio», aldonis la junulino.

Alia kaptitino rakontis al la NRO, ke ŝi decidis kun sia fratino mortigi sin dum la nokto por eskapi truditan edziniĝon, sed ke du aliaj virinoj, vekiĝintaj pro la bruo, malhelpis ilin.

«Ni ligis skarpon ĉirkaŭ nia kolo kaj ĉiu el ni tiris la skarpon de la alia kiel eble plej forte, ĝis mi svenos », konfidis Wafa, 27-jaraĝa. IŜ ruinigis nian vivon», diris Randa, 16-jaraĝa, forkaptita kun ties familio kaj seksperfortita de viro duoble pli aĝa ol ŝi. «Tio, kion ili faris al mi kaj mia familio estas tiom dolora».

Laŭ S-ino Rovera, «La fizikaj kaj psikologiaj konsekvencoj de la teruraj suferoj, kiujn spertis tiuj virinoj estas katastrofaj».

http://www.lorientlejour.com/article/902338/esclaves-des-jihadistes-de-lei-des-yazidies-poussees-au-suicide.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }