![](https://image.over-blog.com/7ArbqCVAX6LBoaLmWgm_l2var9w=/filters:no_upscale()/image%2F0553642%2F20221121%2Fob_6ec9a4_de-la-kurdoj.jpg)
26/01/2015
Tiu venko povus esti la fino de la teritoria ekspansio de la organizaĵo.
La kurdaj fortoj forpelis la organizaĵon Islama ŝtato (IŜ) el la siria urbo Kobanê, drasta malvenko por la ĝihadistoj post pli ol kvar monatojn da bataloj.
« La milicoj YPG (protektaj taĉmentoj de la kurda popolo) forpelis IŜ-n kaj kontrolas kvazaŭ la tutan urbon », indikis la Siria observejo pri homaj rajtoj (SOHR), precizigante ke la ĝihadistoj retretis en la ĉirkaŭaĵojn de Kobanê.
« Kelkaj ĝihadistoj plu batalas ekstremoriente de Kobanê, precipe en la periferio de la kvartalo Maktala », precizigas la NRO.
Temas pri la plej grava malvenko de la Islama ŝtato en Sirio de post la apero de tiu grupo en la konflikto en 2013 kaj, laŭ la analizistoj, tiu malvenko haltigas ĝian teritorian ekspansion. IŜ perdis pli ol 1.000 ĝihadistojn de post la komenco de ties ofensivo kontraŭ Kobanê la 16an de septembro.
La bataloj, kiuj okazigis entute pli ol 1.600 mortintojn, kaj la decidemo de IŜ por konkeri tiun landliman urbon kun Turkio, transformis Kobanê-n en simbolo de lukto kontraŭ tiu ekstremisma grupo kiu kontrolas vastajn teritoriojn en Sirio kaj Irako. La kurdaj fortoj, subekipitaj ĉe la komenco, ricevis decidan helpon de aerpafoj kondukitan de internacia koalicio estrita de Vaŝingtono de post la 23a de septembro.