Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 janvier 2015 7 18 /01 /janvier /2015 15:43
Kurdio : « La bataloj estas drastaj » en Kobanê kaj Hesîce

18/01/2015

La 16an de januaro, la trupo de la Islama ŝtato provis ofensivon en Kobanê, en la 124a tago da sieĝo. La estraro faris tiun komunikaĵon :

« La teroristoj atakis per subminita blendita veturilo kiu eksplodis kaj, malantaŭ tiu veturilo, Hummer-aŭto sukcesis transpasi nian defendan linion. Ni perdis batalanton kaj kvin blenditajn veturilojn. Tamen la taĉmentoj de protektado de la popolo (YPG) kontraŭ-atakis kaj mortigis kvin personojn. La teroristoj denove atakis per du blinditaj veturiloj. La YPG sukcesis fronti la teroristojn surterene ĝis kiam aviado intervenis. Tiuj du blinditaj veturiloj estis detruitaj de la aviado. Sur la suda akso, la aviado ankaŭ efike frapis du celojn »

La Hummer estis detruita de la YPG. Bataloj aliparte daŭris la tutan tagon sur la nord-orienta fronto (Sukul Hal) kaj la orienta fronto (48a strato). La bilanco de personaj perdoj YPG en Kobanê por la tago de la 16a de januaro estas 7 mortintoj, 51 flanke de la takfiristoj.

En Hesîce (Hasaka), la batalhaltigo inter Kurdoj kaj la siria reĝimo estas rompita

En la vespero de la 16a de januaro, la siriaj trupoj kiuj okupas la sudon de Hesîce rompis la batalhaltigon kun la YPG kaj bombadis per haŭbizo la kurdajn kvartalojn, la batalpoziciojn de YPG/YPJ kaj de la Asajiŝ (kurda polico). Pluraj civiluloj mortis sub tiuj bombadoj.

La kontraŭ-atako de YPG/YPJ ebligis, la 17an de januaro, kaptis la grenajn silojn, du kontrolpostenojn de la siria armeo kaj multajn konstruaĵojn. Fine de la tago, la bataloj malvolviĝis nivele de la urbo-centro, okupata de la Sirianoj.

Konsekvenco de tiu siria atako, alfrontiĝoj ŝajne eksplodis en Kamiŝli inter la registaraj trupoj kaj YPG/YPJ.

http://www.akb.bzh/spip.php?article904

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }