Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 janvier 2015 3 21 /01 /janvier /2015 17:58
Kenjo : lernejanoj defendas sian ludkorton laŭ «Occupy » maniere

21/01/2015

Lernejanoj kaj ties instruistoj mobiliziĝis por defendi sian ludkorton, avide dezirita de konstruigisto. La polico rebatis per plorigaj gasoj.

Jen nova okazaĵo de la movado Occupy, flagvorto kiu stariĝas en la tuta mondo kiam temas pri defendo de unuiĝanta kaŭzo en la retoj. Ĉi-foje, tio okazas en Kenjo kaj la okupantoj estas infanoj.

La afero komencis kiam konstruigisto de Najrobo sin turnis avide al ludkorto por starigi projekton. Laŭ opozicia parlamentano, Eliud Owato, la konstruigisto ŝajne estas politikisto kiu deziras konstrui tie parkumejon por sia apuda granda hotelo, la hotelo Weston, proksime de la flughaveno Wilson.

Ĉar la proprietaj dokumentoj ne estis tre klaraj, la konstruigisto okupadis la terenon en decembro dank’ al kompliceco de kelkaj funkciuloj kaj pajlohomoj. Tuj, li konstruigis mureton kaj palisaron por limigi la terenon.

La lernejanoj kaj la personaro, kompreneble, ne volis rezigni pri sia ludkorto kaj rifuzis la parkumejon. Lundon, centoj da infanoj, ĉiuj vestitaj per verdaj uniformoj, akompanataj de kelkaj gepatroj, instruistoj kaj aktivuloj, eliris el la klasoj, afiŝtabuloj enmane, por denunci la « senhontajn akaparantojn ». Ili komencis malmulti la mureton kaj la palisaron haste konstruitaj por izoli la disputitan parton de la tereno.

Kvardeko da policistoj, kelkaj surhavantaj kontraŭribelajn vestojn, tiam rebatis per plorigaj gasoj kaj klaboj, timigante la infanojn kun hundoj, ĉio sub la vidado de kameraoj avertitaj de la manifestaciantoj. La polico asertis ke ĝi intervenis ĉar la manifestacio ne estis deklarita, kaj ke ŝtonoj estis ĵetitaj al la polico.

Almenaŭ kvin infanoj bezonis ricevi flegadon post la incidento, laŭ lokaj gazetoj. Ankaŭ policisto estis vundita ĉe la vizaĝo. La afero kaŭzis grandan emocion en la lando. Eĉ la prezidento Uhuru Kenyatta denuncis « bedaŭrindan » operacion, samtempe akuzante la fervoron de la polico kaj de la direktoro de la lernejo. Multaj politikuloj kaj civitanoj esprimis sian indignon, sub la kradvorto : #occupyplayground.

http://www.liberation.fr/monde/2015/01/20/au-kenya-des-ecoliers-defendent-leur-cour-de-recre-facon-occupy_1184784

https://www.youtube.com/watch?v=WARtSQrlxrkwatch?v=WARtSQrlxrk

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }